Nanumbaoj
Aspekto
Nanumbaoj | |
---|---|
![]() | |
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La nanumbaoj (ankaŭ nomataj: Nunuma aŭ Nanuni) estas etno en Ganao kun proksimume 52.000[1] anoj. La nanumbaa lingvo estas dialekto de la dagombaa lingvo[2]. Laŭ la nanumbaoj oni en la Norda Regiono nomis la distriktojn Nanumba-Nord-Distrikto kaj Nanumba-Sud-Distrikto. La nanumbaoj vivas inter la riveroj Blanka Voltao kaj Otio norde de la lago Voltao[3].
La nanumbaoj ĝis la nuna tempo vivas en parte sanga konflikto kun la etno de la konkombaoj[4][5]. Tiu konflikto interalie koncernas kverelon pri la distribuado de la lando. Partoprenantoj en tiu konflikto estas ankaŭ la gonĝaoj kaj la dagombaoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ www.joshuaproject.net
- ↑ ethnologue.com
- ↑ joshuaproject
- ↑ newstimeonline.com. Arkivita el la originalo je 2016-12-03. Alirita 2008-04-16 .
- ↑ minorityrights.org