Narcisisma defendo
Narcisismaj defendoj estas procezoj, kiuj konservadas la idealigitajn partojn de la egoo kaj negadas ĝiajn limojn.[1] Ili tendencas esti rigidaj kaj totalismaj.[2] Ilin ofte motivas sentoj pri honto kaj kulpo, ĉu konsciaj aŭ nekonsciaj.[3]
Originoj
[redakti | redakti fonton]Narcisismaj defendoj estas inter la plej fruaj defendmekanismoj, kiuj elmerĝiĝis el la psikologia fako, kaj inkludas negadon, misformadon, kaj psikologian projekcion.[4] Duonigado estas alia defendmekanismo ofte trovita en individuoj kun narcisisma personeca obstrukco—vidado de homoj kaj situacioj laŭ terminoj de nigro kaj blanko, aŭ tute bonaj aŭ tute malbonaj.[5]
Narcisisma defendo, kun la trovalorigo de la egoo tipa por la obstrukco, povas aperi en iu ajn etapo de evoluado.[6]
Defendaj sekvencoj
[redakti | redakti fonton]La narcisisto tipe provas ĉiun en sekvenco de defendoj por eligi dolorajn sentojn ĝis li aŭ ŝi trovas defendon, kiu funkcias:[7][8]
- senkonscia psikologia subpremo
- konscia negado
- misformado (inklude troigo kaj minimumigado) kaj mensogoj
- psikologia projekcio (kulpigo de alia)
- utiligante la helpon de unu aŭ pli el siaj kundependaj amikoj, kiuj subtenos la misformitan vidpunkton de la narcisisto.
Stigmata sinteno pri psikiatriaj malsanoj
[redakti | redakti fonton]Arikan (2005) trovis, ke stigmata sinteno pri psikiatriaj pacientoj asociiĝas kun narcisismaj defendoj.[9]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Shaw J.A. (1999). Sexual Aggression, American Psychiatric Publishing, pĝ. 28–9.
- ↑ Gerald Alper, Self Defence in a Narcissistic World (2003) pĝ. 10
- ↑ Patrick Casement, Further Learning from the Patient (1990) pĝ. 132
- ↑ Barry P.D., Farmer S. (2002). Mental Health and Mental Illness, pĝ. 175.
- ↑ Lubit R. (2002). "The long-term organizational impact of destructively narcissistic managers", Academy of Management Executive, 16(1), 127-138.
- ↑ Wilber K., Engler J., Brown D. (1986). Transformations of Consciousness: Conventional and Contemplative Perspective of Development, Boston: New Science Library, New York City, NY, pĝ. 150
- ↑ Millon, Theodore; Carrie M. Millon, Seth Grossman, Sarah Meagher, kaj Rowena Ramnath. (2004) Personality Disorders in Modern Life. ISBN 0-471-23734-5.
- ↑ Thomas D Narcissism: Behind the Mask (2010)
- ↑ Arikan, K. (2005). “A stigmatizating attitude towards psychiatric illnesses is associated with narcissistic personality traits”, Isr J Psychiatry Relat Sci (PDF) 42 (4), p. 248–50.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Narcissistic defences en la angla Vikipedio.