Saltu al enhavo

Naserurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naserurbo
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 88 379  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 9′ N, 31° 8′ O (mapo)29.147531.130555555556 [+]
Alto 31 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Naserurbo (Egiptio)
Naserurbo (Egiptio)
DEC
Situo de Naserurbo

Map

vdr

Naserurbo, laŭ egipta arabe ناصر, kopte ⲡⲟⲩϣⲓⲛ estas urbego en Egiptio en Provinco Beni Suef. Ĝi estas nomita laŭ la eksa egipta prezidento Naser, la pli frua loknomo estis Buŝ (بوش).

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Naserurbo loĝis 123 075 en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Naserurbo troviĝas sur ebenaĵo, samtempe dezerto laŭ la maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo laŭ 31 m super la marnivelo. Provinca sidejo Beni Suefo troviĝas nur 8, Fajumo 33, Helŭano 80, ĉefurbo Kairo 100, Suezo 162, Aleksandrio 257, Asuano 589 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Naserurbo nomiĝis Pois (malnovgreke: Πωις) en ptolemea kaj bizanca eraoj. En la postaj jarcentoj la historio estis simila, ol en la tre proksima Beni Suefo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La najbaraj areoj de Naserurbo estas agrikultura produktejo profitanta la Nilon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Naserurbo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 6 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 14-29 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Naserurbo havas trairan fervojan kaj ĉefvojan linion, kiuj sekvas la Nilon. La plej proksima ponto funkcias ĉe Beni Suefo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans