Saltu al enhavo

Nasim Khaksar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nasim Khaksar
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (80-jaraĝa)
en Abadano
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
dramaturgo
instruisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nasim ĤAKSAR, plumnomo foje Behrooz Azar (n. la 1-an de januaro 1944 en Abadan) estas irana-nederlanda verkisto kaj dramaturgo.

Li estis arestita de SAVAK (sekreta polico de Irano) en 1952 kaj restis en malliberejo ĝis 1957. Post la irana revolucio, en 1968, li estis arestita pro politikaj agadoj de la Islama Kortumo de Ĥuzestan kaj post tio li estis devigita ekziliĝi kaj vivi en Nederlando ekde 1983.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Krom 5 romanoj (2022) li verkis poezion, teatraĵojn, tradukojn, infanlibrojn, novelojn kaj vojaĝlibrojn i.a. " ما و جهان تبعید، مجموعه مقاله، سال انتشا" (Ni kaj la mondo de ekzilo, 2000), kolekto de artikoloj. Li tre lerte montras la sentojn de disociiĝo, perdo de lingvo kaj la malkapablo esprimi sin kaj siajn sentojn kiuj akompanas la sperton de ekzilulo.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj verkoj de Khaksar ankaŭ estis tradukitaj en la nederlandan, kelkaj el liaj rakontoj, teatraĵoj kaj artikoloj estis tradukitaj en la germanan, la anglan, la francan, la svedan kaj la nederlandan.

Verkoj en la nederlanda[redakti | redakti fonton]

  • De kruidenier van Kharzavil (La nutraĵbutikisto de Kharzavil,1991), kolekto de noveloj pri ekzilo
  • Reis naar Tadzjikistan (Vojaĝo al Taĝikio, 1994), vojaĝrakonto
  • Weerhanen en Zweepslagen (Turkokoj kaj vipoj, 1997)
  • Onder Dak, Sterren op aarde (Sub tegmento, steloj surtere, 1997)
  • Tussen twee deuren (Inter la du pordoj, 2000), novelo
  • De laatste Brief (La lasta letero, 2021)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]