Saltu al enhavo

Naturhistoria Muzeo (Vieno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturhistoria Muzeo (Vieno)

Naturhistoria Muzeo (germane: Naturhistorisches Museum, ĉeĥe: Přírodovědné muzeum ve Vídni; mallongigo: NHMW) troviĝas en Vieno, Aŭstrujo (Burgring 7). Ĝi nombriĝas inter la plej gravaj siaspece en la tuta mono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1889 ekzistas la Naturhistoria Muzeo de Vieno. Kun ĉirkaŭ 30 milionoj da kolektobjektoj, NHMW estas unu el la plej gravaj natursciencaj muzeoj en la mondo. La muzeo, konstruite laŭ ordono de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a, enhavas elstaregajn kolektojn kies temoj (ekz. tergenezo, antropologio kaj mikrokosmo) fascinas grandajn kaj malgrandajn vizitantojn.

Kromas kolektoj pri homoj, bestoj, la tero kaj iliaj evoluoj. La muzeo estis malfermita en 1889 kaj estas plejparte konservita en sia origina stato. La kolekto de la muzeo estas dividita en du etaĝoj kun entute 50 salonoj. En la alta teretaĝo estas eksponaĵoj el geologio, praepoko kaj antropologio. Ĉi tie ankaŭ troviĝas la preskaŭ 30 mil jaraĝa Venuso de Willendorf. Gastigas ĉi etago ankaŭ nedaŭrajn, specialajn ekspoziciojn.

Per interaga tempomaŝino eblas simuli la movadon de la kontinentoj tra la milionoj da jaroj per stirrado. En foto-stacio en la antropologia salono eblas sin foti kiel neandertalano aŭ vestita laŭ mezepoka modo. Ankaŭ la cifereca planetario kun siaj kosmosimulaĵoj valoras viziton.

La unua etaĝo estas tute dediĉita al zoologio. Ĉi tie troviĝas reproduktaĵoj de la plej diversaj bestoj. Ĉi tie oni povas rigardi unuĉelojn sub mikroskopo. En la vitrinaj skatoloj estas insektoj kaj araneoj por admirado. Zoologiaj preparaĵoj de multaj fiŝoj, reptilioj kaj birdoj estas ekspoziciitaj. La tuta mamulokolekto hodiaŭ enhavas inter okdek kaj cent miloj da ekzempleroj, kies plejmulto estas en stokejo kaj ne spektebla.

Temkampoj de la kolekto:

  • Antropologio
  • Dinosaŭroj
  • Glaciepoko, evoluo
  • Krustuloj, araneoj, insektoj
  • Mikrokosmo
  • Mineraloj, ŝtonoj, meteoritoj
  • Prahistorio
  • Tergenezo, fosilioj
  • Unuĉeloj, koraloj, moluskoj
  • Vertebruloj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]