Naturparko Collados del Asón
Naturparko Collados del Asón | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Komunumo | Kantabrio | ||||
Koordinatoj | 43° 11′ 41″ N, 3° 35′ 52″ U (mapo)43.19479-3.597679Koordinatoj: 43° 11′ 41″ N, 3° 35′ 52″ U (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 46,09 km² (4 609 ha) [+] | ||||
Areo | 46,09 km² (4 609 ha) [+] | ||||
Estiĝo | 18-a de februaro 1999 | ||||
Naturparko Collados del Asón | |||||
Vikimedia Komunejo: Los Collados del Asón Natural Park [+] | |||||
La Natura Parko Collados del Asón, en hispana Parque Natural Collados del Asón, estas protektita natura loko en la regiono Kantabrio, kiu estis deklarita natura parko la 18an de Februaro 1999 per la Leĝo de Kantabrio 1/1999, kaj inkludita en la Reto de Protektitaj Naturaj Lokoj de Kantabrio per la Leĝo de Kantabrio 4/2006, de 19a de Majo, pri Konservado de Naturo.
Ĝi estas en la Kantabra Montaro sudoriente de Kantabrio kaj la totalo de ĝia teritorio, kun areo de 4740 ha, el kiuj 4020 ha estas apartenantaj al la municipo Soba kaj 720 Ha estas en privata tereno, estas sur altecoj inter 240 kaj 1632 msm.
Temas pri tre aparta areo de granda intereso, kun kalkoŝtonaj krutaĵoj, arbaretoj de fagoj kaj esceptaj kverkaroj, kun herbejoj faritaj de homoj, por la brutobreda profito. Tiu habitato tiom diversa, ebligas la disvolvigon de varia natura faŭno karaktera de la Kantabra Montaro. La parko estas en zono tradicie tre senhoma, sed kiu ebligis, ke la grado de natureco de la tuto estas tre alta.
La malgranda domaro Asón (en la municipo Soba) estas la nura loĝloko ene de la limoj de la parko.
Pri faŭno estas ampleksa montro de la kantabra montara faŭno, elstare grandaj rabobirdoj, kiel la gipo, la perknoptero, la serpentaglo kaj la akcipitro. Inter mamuloj, pro la alta denseco de grotoj, menciindas la vespertoj (Miniopterus schreibersii, Rhinolophus euryale kaj Rhinolophus ferrumequinum. En la riveroj de la parko abundas la truto kaj la salmo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Asociación Espeolológica Ramaliega Informo pri la reto de grotoj de Supra Asón kaj speleologio ĝenerale.
- Mancomunidad de Municipios del Alto Asón Turisma, socia kaj priserva informaro de la zono.