Nazulo
La Nazulo (Nasalis larvatus) aŭ long-naza simio, konata kiel bekantan en malaja, estas ruĝec-bruna arborema malnovmonda simio kiu estas endemia sur la insulo Borneo en Sudorienta Azio, kie tiu specio kunvivas kun la Bornea orangutano. Ĝi apartenas al la monotipa genro Nasalis, kvankam ankaŭ la simakobu estis tradicie inkludita en tiun genron.[1]
Tiu simio estas konata ankaŭ laŭ la malaja nomo monjet belanda ("nederlanda simio"), aŭ eĉ orang belanda (simple "nederlandano"), ĉar indonezianoj rimarkis, ke la nederlandaj koloniistoj ofte havis simile grandajn ventrojn kaj eĉ nazojn.
Tiu specio de simio estas facile identigebla pro sia rara granda nazo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Nazulo (Nasalis larvatus) aŭ long-naza simio apartenas al la subfamilio de Kolobenoj de malnovmondaj simioj. La du agnoskitaj subspecioj estas la jenaj:[2]
- N. l. larvatus (Wurmb, 1787), kiu okupas latutan teritorion de la specio
- N. l. orientalis (Chasen, 1940), limigita al nordorienta Kalimantan
Tamen, la diferencoj inter la subspecioj estas malgranda, kaj ne ĉiuj fakuloj agnoskas N. l. orientalis.[2]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bradon-Jones D, Eudey AA, Geissmann T, Groves CP, Melnick DJ, Morales JC, Shekelle M, and Stewart CB (2004). “Asian primate classification”, International Journal of Primatology 25, p. 97–164. doi:10.1023/B:IJOP.0000014647.18720.32.
- ↑ 2,0 2,1 iucn
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- John C.M. Sha, Ikki Matsuda & Henry Bernard (2011) The Natural History of the Proboscis Monkey Arkivigite je 2012-03-18 per la retarkivo Wayback Machine
- ARKive – images and movies of the Proboscis monkey (Nasalis larvatus) Arkivigite je 2006-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Primate Info Net Nasalis Factsheets
- Save the Proboscis Monkeys Arkivigite je 2021-05-01 per la retarkivo Wayback Machine Petition and weblog with info on the rare, endangered species.
- National Geographic video Arkivigite je 2008-09-17 per la retarkivo Wayback Machine