La estiĝo de municipo koneksas kun ekzistado de burgo Rychmberk, al kies posedanto Vilém Rychmburk apartenis Nebeská Rybná ekde la jaro 1310. Pli poste estis alligitaj al ĝi ankaŭ domaroj Popelov kaj Hutě. La municipo falis en posedaĵon de vico de posedantoj, lastaj el ili estis Kolowratidoj el Rychnov nad Kněžnou. Antaŭe la municipo (same kielvico de pluaj en la ĉirkaŭaĵo) loĝigita de sudetaj germanoj. Ĝi estis ankaŭ konata sub nomo Himmlisch Rybnei. Post la dua mondmilito okazis sekve de dekretoj de Beneš al granda senhomigo el la municipo, kiu tiel akiris prefere refreŝigejan karakteron.