Nederlandlingva Vikipedio
Aspekto
(Alidirektita el Nederlandlingva vikipedio)
Nederlandlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | nl.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | nederlanda |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 17-a de januaro 2025 | |
Artikolnombro | 2 177 362 |
Profundeco | 19.3 |
Paĝoj | 4 678 231 |
Redaktoj | 68 591 219 |
Uzantoj | 1 383 831 |
Aktivaj uzantoj | 3 727 |
Administrantoj | 29 |
Dosieroj | 20 |
La nederlandlingva Vikipedio (nederlande Nederlandstalige Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la nederlanda lingvo.
Laŭ la disdivido de nederlandlingvanoj en la mondo, la plejparto el nederlandlingvaj vikipediistoj loĝas en la eŭropaj landoj Nederlando kaj Belgio (Flandrio), sed la projekto ankaŭ havas kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale nederlandparolantaj landoj, do Surinamo, la Nederlandaj Antiloj kaj Arubo, kaj inter multaj nederlandlingvanoj vivantaj en pliaj landoj.
La 17-an de decembro 2011 ĝi unuafoje trapasis la nombron da 1 000 000 artikoloj, kaj post la anglalingva, germanlingva kaj franclingva estas la kvara vikipedia branĉo kiu sukcesis pri tio.
Gravaj datoj
[redakti | redakti fonton]- 19-a de junio 2001: oficiala ekesto de la nederlandlingva Vikipedio.
- 3-a de aŭgusto 2003: 10 000 artikoloj.
- 7-a de februaro 2004: 20 000 artikoloj.
- 27-a de junio 2004: 30 000 artikoloj.
- 8-a de novembro 2004: 40 000 artikoloj.
- 27-a de januaro 2005: 50 000 artikoloj.
- 23-a de marto 2005: 60 000 artikoloj.
- 16-a de majo 2005: 70 000 artikoloj.
- 17-a de julio 2005: 80 000 artikoloj.
- 7-a de septembro 2005: 90 000 artikoloj.
- 14-a de oktobro 2005: 100 000 artikoloj.
- 24-a de majo 2006: 200 000 artikoloj.
- 28-a de majo 2007: 300 000 artikoloj.
- 17-a de januaro 2008: 400 000 artikoloj.
- 30-a de novembro 2008: 500 000 artikoloj.
- 30-a de aprilo 2010: 600 000 artikoloj.
- 20-a de junio 2011: 700 000 artikoloj.
- 22-a de oktobro 2011: 800 000 artikoloj.
- 7-a de decembro 2011: 900 000 artikoloj.
- 17-a de decembro 2011: 1 000 000 artikoloj.
- 8-a de marto 2020: 2 000 000 artikoloj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (nederlande)
- Vereniging Wikimedia Nederland (VWN), la porvikipedia asocio de Nederlando (nederlando) - aparta vikimedia branĉo por Flandrio laŭ la stato de februaro 2012 ankoraŭ ne ekzistas
|