Saltu al enhavo

Nerval de Gouveia

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oscar Nerval de GOUVEIA, ankaŭ skribita Gouvêa /os'kaR neR'vał djgoŭveja/ (naskiĝis la 22-an de septembro 1882), kuracisto, inĝeniero, advokato kaj instruisto, estis brazila esperantisto en frua 20-a jarcento, unua kasisto de Brazila Esperanto-Ligo en 1907.

Li estis direktoro de la Politeknika Lernejo de Rio de Janeiro.

Estas grava komerca strato en Rio-de-Ĵanejro (inter kvartaloj Cascadura kaj Quintino Bocaiúva) kaj publika lernejo kun lia nomo. Everardo Backheuser verkis lian biografion portugallingve: "Um Mestre Insigne - Nerval de Gouveia” (1938);