Netumbo Nandi-Ndaitwah
Netumbo Nandi-Ndaitwah | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1952 (72-jaraĝa) en Oŝana, Sudokcidenta Afriko | ||||
Ŝtataneco | Namibio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Keele vd | ||||
Partio | SWAPO vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Epaphras Denga Ndaitwah (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ndemupelila Netumbo Nandi-Ndaitwah (naskita la 29-an de oktobro 1952, en Onamutai, Sudokcidenta Afriko) estas namibia politikisto de Sud-Okcident-Afrika Popola Organizo (SWAPO, laŭ la anglalingva mallongigo). Ŝi estas Vicprezidanto ekde la 4-a de februaro 2024. Ŝi estis elektita prezidanto de la lando en la prezidant-elekto en 2024 kaj estas planita ekofici la 21-an de marto 2025 [1]. Ŝi ricevis ĉirkaŭ 58% de la voĉdonoj, kontraŭ 26% de la ĉefa rivalo, kaj ŝi enposteniĝos kiel la unua virino prezidento de Namibio [2].
Ŝi estis vicĉefministro de Namibio de la 21-a de marto 2015 ĝis la 4-a de februaro 2024. Ŝi okupis la oficon de ministro pri eksteraj aferoj de la 4-a de decembro 2012 ĝis la 4-a de februaro 2024. Nandi-Ndaitwah ankaŭ estas Vicprezidanto de SWAPO ekde 2017.
Ŝi antaŭe estis Ministro pri Informa kaj Komunika Teknologio en 2005 kaj baldaŭ poste Ministro pri Medio kaj Turismo ĝis 2012.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Nandi-Ndaitwah elected as Namibia’s first woman president (en-GB) (2024-12-04). Alirita 2024-12-04 .
- ↑ Namibia will have its first female leader after the VP wins presidential election for ruling party (en-US) (2024-12-03). Alirita 2024-12-03 . [rompita ligilo]