Neue Westfälische
Neue Westfälische | ||
emblemo kun la moto "...ĉar ni ĉi tie hejmas"
| ||
periodaĵo • taggazeto | ||
---|---|---|
Speco | ĉiutage de lundo ĝis sabato | |
| ||
Establodato | fuzio en 1967 el antaŭaj gazetoj aperintaj ekde 1811 kaj 1830 | |
| ||
Retejo | morgenpost.de | |
Neue Westfälische | ||
---|---|---|
periodaĵo taggazeto | ||
Komenco | 1967 vd | |
Geografia situo | 52° 1′ 18″ N, 8° 31′ 54″ O (mapo)52.0217618.53179Koordinatoj: 52° 1′ 18″ N, 8° 31′ 54″ O (mapo) | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Neue Westfälische (laŭvorte "nova vestfalia", germanlingva mallongigo NW) estas germana regiona gazeto, kiu aperas ĉiutage de lundo ĝis sabato. Ĝi precipe raportas pri novaĵoj el la regiono orienta Vestfalio inkluzive de la historia lando Lipo, fondiĝis en la urbo Bielefeld kaj havas sian centran redakcion tie.
En la sekvo de pluraj historiaj periodaĵoj, interalie Öffentliche Anzeigen des Distriktes Bielefeld ("publikaj anoncoj de la distrikto Bielefeld", fondita en 1811, kaj Volkswacht ("popola gardejo"), kiu aperis inter la jaroj 1830 kaj 1933 en Bielefeld, la nuna gazeto ekestis la 3-an de julio 1967 per fuzio de la tiutempaj gazetoj Westfälische Zeitung ("vestfalia gazeto") kaj Freie Presse (""libera gazetaro").
Laŭ la stato de aŭtuno 2016 la gazeto havas 16 lokajn eldonojn:
- Bad Oeynhausener Kurier,
- Bielefelder Tageblatt (en ses unuopaj eldonoj),
- Bünder Tageblatt,
- Gütersloher Zeitung,
- Herforder Kreisanzeiger',
- Kreiszeitung für Höxter und Warburg,
- Löhner Nachrichten,
- Paderborner Kreiszeitung,
- Tageblatt für Enger und Spenge kaj
- Zeitung für den Altkreis Lübbecke.
En la dua jarkvarono de 2016, do inter aprilo kaj junio, sume vendiĝis averaĝe 217 773 ekzempleroj ĉiutage.