Saltu al enhavo

New Christy Minstrels

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
New Christy Minstrels
Persona informo
TTT
Retejo http://www.thenewchristyminstrels.com/
vdr

New Christy Minstrels estas la nomo de usona popolkanteska ĥoro kiu furoris dum la 1960-aj jaroj. Ĝi renomiĝis pro vigla, klara sono.

La grupon formis Randy Sparks en 1961, la grupo kantis pluraj furore popularajn kantojn en la fruaj jaroj, inkluzive de "Green, Green", "Today" kaj "Ramblin'". Nunaj (je marto 2007) membroj inkluzivas interalie la fondinton-ĥorestron Randy Sparks, Barry McGuire, kaj aliaj tiugeneraciaj muzikistoj. Inter la konataj kantistoj, kiuj iam membris en New Christy Minstrels nombriĝas John Denver, Kenny Rogers, Gene Clark de The Byrds, kaj pluraj aliaj.

La nomo de la grupo intence aludas la furoregan nigravizaĝan "trubaduraron" Christy's Minstrels el la 19-a jarcento.

Neplena diskografio

[redakti | redakti fonton]
  • Presenting The New Christy Minstrels
  • The New Christy Minstrels in Person
  • Ramblin'
  • The New Christy Minstrels Tell Tall Tales!
  • Merry Christmas
  • Today (KD, muziko el la filmo (1964) Advance to the Rear)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]