Nico Schlotterbeck
Aspekto
Nico Schlotterbeck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de decembro 1999 (24-jaraĝa) en Waiblingen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Frat(in)o | Keven Schlotterbeck |
Parencoj | Niels Schlotterbeck (onklo) |
Okupo | |
Okupo | futbalisto (centra defendulo) en la
|
Nico Schlotterbeck, je plena nomo Nico Cedric Schlotterbeck - prononco [NIko SEdrik ŜLOtabek], naskiĝis la 1-an de decembro 1999 en Waiblingen apud Stutgarto, do nun 24-jara - estas germana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2022 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2017 ĝis 2021 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj. Li interalie partoprenas kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "15".
|