Saltu al enhavo

Nicolas Lémery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolas Lémery
(1645-1715)
Ilustraĵo de laboratoria aparataro el la libro "Kurso de kemio fare de Nicolas Lémery.
Ilustraĵo de laboratoria aparataro el la libro "Kurso de kemio fare de Nicolas Lémery.
Persona informo
Nicolas Lémery
Naskiĝo 17-an de novembro 1645
en Rueno, Francio
Morto 19-an de junio 1715
en Parizo, Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Akademio de Sciencoj de Francio
Universitato de Kaeno
Profesio
Okupo kemiisto
kuracisto
apotekisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolas Lémery (1645-1715) estis franca kemiisto, apotekisto kaj kuracisto. Li estis la aŭtoro de pluraj libroj kaj traktaĵoj kiuj kontribuis por la disvastigo de kemio, portante ĝin pretere la vizio de Paracelso, interpretante kemiajn reakciojn per korpuskulaj teorioj. Li estis unu el la unuaj kiu disvolvis teoriojn pri acidobaza kemio. Li klarigis kemiajn reakciojn laŭ partikloformo kaj movado, same kiel faris Jean-Baptiste Sénac (1693-1770) kaj estas konsiderata ke li popularigis kemion en Francion kaj Eŭropon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nicolas Lémery estis la kvina el sep infanoj de la franca magistrato Julien Lémery (1610-1656) kaj lia dua edzino Susan Duchemin. Lia patro estis prokuroro en la Parlamento de Normandio, kaj mortis kiam Nicolas estis dek unu. Nicolas plej verŝajne ekzamenis protestantan lernejon en Le Grand-Quevilly en la antaŭurboj de Rueno.

Gravuraĵo de Nicolas Lémery

Ĉirkaŭ la aĝo de dek kvin li komencis studi kiel metilernanto en la apoteko de sia patrinflanka onklo Pierre Duchemin en Rueno. Post ses jaroj, en 1666 li forlasis Ruenon kaj translokiĝis al Parizo por plulerni siajn studojn kiel metilernanto de Christopher Glaser (1615-1678), apotekisto ĉe la kortego de Ludoviko la 14-a. Inter 1668 kaj 1671 li vivis en Montpellier kaj komencis doni kemiajn lecionojn. En 1672 li revenis al Parizo por labori en la laboratorio de Bernardin Martin (1629-1703), apotekisto de Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé, kaj ekeniris en la intelektajn rondojn de Parizo.

Li tiam sukcesis akiri apotekon kiu estis rimarkinde sukcesa, kaj en la sama tempo daŭre okazigis kaj privatajn kaj publikajn kemiajn lecionojn. En 1676 li edziĝis al Madelaine Bellanger kaj havis ses infanojn, du el kiuj ankaŭ iĝis kemiistoj: Louis Lémery (1677-1743) kaj Jacques Lémery (1678-1716). Lémery estis protestanta, kaj pro problemoj de religia maltoleremo en 1683 la apoteko estis fermita. Lémery iris al la Universitato de Kaeno, kie li kvalifikiĝis kiel kuracisto. La Nanto-Edikto, kiu konfirmis protestantan liberecon de kultado kaj donis al ili politikajn, armeajn kaj teritoriajn rajtojn, estis nuligita en 1685, kaj miloj da francaj protestantoj devis forlasi Francion.

Lémery rifuĝis en Anglion, sed la sekvan jaron li revenis al Francio, konvertiĝis al katolikismo, kaj en 1686 remalfermis la apotekon kaj revenis al instruado. En 1699 li estis akceptita en la Franca Akademio de Sciencoj. Lémery trapasis diversajn cerbatakojn, ĝis la lasta kiu kaŭzis lian morton en 1715.

Ĉefaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Lémery ne aparte zorgis pri teoriaj konjektoj; li limigis sin al eksponado de faktoj kaj eksperimentoj, kredante ke kemio estu pruvebla scienco. Li estis lerta instruisto kaj popularigisto: ĉiuj specoj de homoj ĉeestis liajn lecionojn, avidaj por aŭskulti homon, kiu evitis la obskurajn argumentojn de la alkemiistoj, kaj ne konsideris la serĉadon de la filozofoŝtono kaj la eliksiro de longa vivo kiel la solaj celoj de sia scienco.

Li vivis sufiĉe longe por vidi 13 eldonojn de sia Cours de chymie (1675), kiu dum jarcento konservis reputacion kiel pionira laboro. Tiu ĉi teksto atingis 30 eldonojn en 1757, kun tradukoj en diversaj lingvoj, inkluzive de la germana, la hispana, la angla kaj la itala.

La kemiaj ideoj tiam akceptataj en Francio estis tiuj de Paracelso kaj Jan Baptista van Helmont; Lémery forlasis ilin, adoptante la korpuskulajn teoriojn de Descartes kaj Pierre Gassendi. En 1680 li hipotezis ke la acideco de iu substanco konsistas el esti kunmetita de pintohavaj partikloj, dum alkaloj havis porojn el diversaj grandecoj. Dank'al ĉi tiu metodologio, la saloj konsistis el korpuskloj tenataj kune per geometria interplektiĝo de pintoj kaj poroj.

Liaj aliaj precipe gravaj verkoj estis Pharmacopée universelle (1697), Traité universel des drogues simples (1698), kaj la monumenta Traité de l'Antimonine (1707), same kiel diversaj publikaĵoj de la Franca Akademio de Sciencoj. En unu el tiuj li hipotezas, ke sulfuraj substancoj kaŭzas sismojn, fulmojn kaj vulkanojn.

Ĉefa verkaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]