Nicolaus Michael Oppel
Aspekto
Nicolaus Michael Oppel (naskiĝis la 7-an de decembro 1782, mortis la 6-an de februaro 1820) estis germana zoologo kaj naturhistoriisto. Li estis studento kaj poste asistanto de André Marie Constant Duméril en la Nacia Muzeo de Naturhistorio (france Musée national d'Histoire naturelle) en Parizo, kaj specialiĝis en katalogigo kaj klasifiko de reptilioj.
En 1811 li germanlingve publikigis libron kun la titolo "Die Ordnungen, Familien und Gattungen der Reptilien als Prodrom einer Naturgeschichte derselben" ("la ordoj, familioj kaj genroj de reptilioj - antaŭŝtupo de naturhistoria verkaĵo pri ili"). En tiu libro li establigis
- la biologian ordon de skvamuloj,
- la familiojn ĥeloniedoj kaj kolubredoj, kaj
- pluraj biologiajn genrojn de reptilioj
ankoraŭ nun uzataj nuntempe fare de taksonomiistoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Art. „Oppel, Nikol. Michael“ de Karl Felix Halm. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 24 (1887), p. 392 (tie ĉi interrete)
- postlasitaĵoj en la Bavaria Ŝtata Biblioteko