El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigel de Jong (prononco [ˈnɑjdʒəl də ˈjɔŋ], naskiĝis la 30-an de novembro 1984(nun 1984-11-30) en Amsterdamo, do nun 39-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li kiel membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "8". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu la nederlanda teamo estis tute nesukcesa, kaj en la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion, li partoprenis - kaj ĉiuturnire havis novan ĉemizan numeron ("12" en 2012, "6" en 2014).