Nigra otido
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Afrotis afra Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigra otido (laŭ la scienca nomo Afrotis afra kaj "Southern black korhaan" en angla) estas mezgranda birdo de la familio de Otidedoj de la ordo Otidoformaj..[1] Ĝi estas indiĝena de Sudafriko. Tiu malgranda otido troviĝas en sudokcidento de Sudafriko, el Namakvalando, suden ĝis Kaburbo kaj orienten ĝis Maĥando.[2] Ĝi preferas duon-aridajn habitatojn kiel herbejoj, arbustaroj kaj savanojn kie ili povas facile ĉasi grundoloĝantajn artropodojn kaj pluki semojn.[2][3] Ili reproduktiĝas printempe kaj la ino demetas po unu aŭ du ovojn por reprodukta sezono.[4]
La populacioj rapide malpliiĝis ĉar multo de ilia habitato estis transformita en agrikultura tero kaj la restintaj vivejoj estas tre ofte fragmentaj.[2][5] Pro tiu habitatodetruo, la specio estis konsiderita vundebla fare de la IUCN Ruĝa Listo.[2]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La nigra otido estis unu el multaj birdospecioj dekomence priskribitaj de Carl Linnaeus en la deka eldono de sia verko de 1758 Systema Naturae, en kiu ĝi havigis la duvortan nomon Otis afra.[6] Iam konata kiel Eupodotis afra, ĝi estas nun klasita kiel Afrotis afra.[1] Ili apartenas al la familio Otididae.[1]
Dekomence oni pensis, ke la nigra otido kaj la norda nigrotido estas la sama specio (estante tiu lasta subspecio, E. afra afroaoides).[7] Ili estas nun klasitaj kiel diferencaj specioj pro siaj disaj teritorioj kaj habitatoj, kaj diferencoj en plumaroj, voĉoj kaj sociaj sistemoj.[7] Ili havas diferencoj ankaŭ en siaj mitokondriaj DNA.[7]
"Southern black korhaan" estis deklarita kiel la oficiala ordinara nomo de la specio fare de la International Ornithologists' Union (IOC).[8]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6c/Southern_Black_Korhaan_%28Afrotis_afra%29_male_%2831992155464%29.jpg/220px-Southern_Black_Korhaan_%28Afrotis_afra%29_male_%2831992155464%29.jpg)
La nigra otido estas grundoloĝanta birdo kun iom da seksa dimorfismo.[9] La ĉefkorpa plumaro de la masklo estas kvadratece nigrablanka kun nigraj subventro kaj kolo.[10] Ĝi ankaŭ montras iom da blanko sur la subflugiloj, sur la vangoj kaj en strioj super la okuloj.[10] La ino, kontraste, havas en la tuta kapo, kolo kaj brusto la saman koloron kiel en sia korpo, kiu estas kvadratece brunblanka.[10] Kaj la ino kaj la masklo havas brilflavajn krurojn.[10]
La masklo estas iomete pli granda ol la ino.[10] La masklo havas enverguron de 27 cm ĝis 28 cm kaj la ino enverguron de 25 cm ĝis 26 cm.[9] La vosto estas proksimume 12 cm ĝis 13 cm longa.[9] La beko de maskloj estas pli granda kun longo de 3,8 cm ĝis 3,9 cm, dum tiu de la ino estas ĉirkaŭ 3,5 cm longa.[9] La beko estas de ruĝeta koloro kun nigra pinto.[9] Vivodaŭro averaĝas 10 jarojn.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 (2014) “Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world”, Lynx Edicions and BirdLife International 1: Non-passerines.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 BirdLife International (2016). "Afrotis afra". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22691975A93331501. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22691975A93331501.en. Alirita la 14an de Novembro 2021.
- ↑ (1990-12-01) “Diet of the Black Korhaan Eupodotis Afra in the Orange Free State and North-West Cape”, Ostrich 61 (3–4), p. 107–110. doi:10.1080/00306525.1990.9634155.
- ↑ Hockey, P.A.R.. (2005) Roberts - Birds of southern Africa, VIIIth edition. Cape Town: The Trustees of the John Voelcker Bird Book Fund.
- ↑ Hofmeyr, Sally D. (2012) Impacts of environmental change on large terrestrial bird species in South Africa: insights from citizen science data. University of Cape Town. OCLC 920646225.
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per Regna Tria Naturae, Secundum Classes, Ordines, Genera, Species, cum Characteribus, Differentiis, Synonymis, Locis. Tomus I. Editio decima, reformata v.1 (latine). Holmiae (Stockholm, Sweden): Laurentius Salvius.
- ↑ 7,0 7,1 7,2 (1994) “'Overlooked' units of comparative and conservation biology: a case study of a small African bustard, the Black Korhaan Eupodotis afra”, Ibis (en) 136 (2), p. 166–175. doi:10.1111/j.1474-919X.1994.tb01081.x.
- ↑ Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 16a de Oktobro 2019 .
- ↑ 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 (1957-01-01) “Plates I to V”, Annals of the Transvaal Museum (en) 23 (1).
- ↑ 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Layard, Edgar Leopold. (1884) The Birds of South Africa (angle). Bernard Quartich.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the Birds of the World. Band 3: Hoatzin to Auks. Lynx Edicions, Barcelona 1996, (ISBN 8487334202).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Southern Black Bustard (Afrotis afra) - Alive: Handbook of the birds of the world
- Southern Black Bustard (Afrotis afra) - Birdlife International
- Southern Black Bustard vocalization - e-Bird
- Southern Black Bustard vocalization and distribution - Xeno-canto
- Southern Black Korhaan photo gallery - VIREO (Drexel University)
- Southern Black Korhaan (Outarde Korhaan) - Oiseaux.net
|