Nigrabrova paradoksornito
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nigrabrova paradoksornito
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Paradoxornis atrosuperciliaris (Godwin-Austen, 1877) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigrabrova paradoksornito (Paradoxornis atrosuperciliaris) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de Paradoxornis aŭ Paradoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.
Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montarbaroj.
Tiu specio estas iom simila al la Ruĝkapa paradoksornito, tio estas, havas ruĝecbrunan kapon, brunajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn, sed la plej klara distingilo estas tre markata nigra brovareo super la hela okulringo de nigra okulo. Tiu brovareo nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie atrosuperciliaris signifas precize “kun nigra brovo”.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Paradoxornis atrosuperciliaris[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- Robson, C. (2007). Family Paradoxornithidae (Parrotbills) pp. 292 - 321 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
|