Nigragorĝa perdriko
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nigragorĝa perdriko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Arborophila atrogularis (Blyth, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Arboricola_atrogularis_hm.jpg/300px-Arboricola_atrogularis_hm.jpg)
La Nigragorĝa perdriko aŭ Blankavanga perdriko (Arborophila atrogularis) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.
Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Ĉinio, Barato, kaj Birmo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Tiu perdriko havas grizajn subaj partojn kun flanka strieco kaj pli bruna suba ventro. La dorso estas brunstrieca. La flugiloj montras nigrajn makulojn. La kapobildo estas la karaktero plej distingila, kun nigreca kapo kaj blankaj superokula longa strio el frunto al nukoflanko kaj mustaĉa strio, kiel ĉe aliaj samfamilianoj, sed kiu ĉe tiu ĉi formas grandan vangan makulon tre kontrastan kun la nigra gorĝo (kiu nomigas la specion) kaj samkolora kolflanko kie ĝi streĉiĝas. La krono estas grizbruna kaj strieca. La kruroj estas ruĝaj kaj la beko nigreca. Estas ankaŭ ruĝeca ne tiom markata okulringo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Arborophila atrogularis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio de 2007.
|