Nigragorĝa turdo
Nigragorĝa turdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝgorĝa turdo, Ĉinio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Turdus ruficollis (Pallas, 1776) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigragorĝa turdo (Turdus ruficollis) estas paserina birdo de la familio de turdedoj. La specio havas du tre diferencajn rasojn: T. r. atrogularis, la vera Nigragorĝa turdo, kaj la T. r. ruficollis, kio estas fakte Ruĝagorĝa turdo. Tiuj estas foje konsiderataj diferencaj specioj. La Nigragorĝa turdo estas migranta specio de la taigo de Azio, dum la varianto ruficollis reproduktiĝas pli oriente, sed la teritorio koincidas.
Tiuj estas grandaj turdoj kun tute griza dorso kaj ruĝecaj subflguiloj. Maskla plenkreskulo de atrogularis havas nigran gorĝon, dum ruficollis havas ruĝajn bruston, kolon, mentonon kaj eĉ supraokulan strion; la ventro ambaŭkaze estas kontraste blanka. Inoj kaj junuloj ne havas la brustan koloran zonon, sed havas nigrostriajn subajn partojn.
Tiu birdospecio estas rara vaganto en okcidentan Eŭropon. Plej parto de vizitantoj estas de la nigragorĝa formo.