Nigraventra stepkoko
Nigraventra stepkoko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigraventra stepkoko (Pterocles orientalis) estas mezgranda birdo de la familio de Pterokledoj.
Disvastiĝo kaj subspecioj
[redakti | redakti fonton]La nomiga raso reproduktiĝas en la Ibera duoninsulo, nordokcidenta Afriko, la Kanarioj, Turkio, Kipro kaj Israelo. La orienta formo P. o. arenarius (Pallas, 1775) troviĝas en Kazaĥio, okcidenta Ĉinio, suda Irano, Afganio kaj Pakistano. Ĝi estas parte migranta, kun kelkaj birdoj translokiĝante el centra Azio al Pakistano kaj norda Barato vintre.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Nigraventra stepkoko estas 33–39 cm longa kun enverguro de 70–73 cm kaj pezo de 300-450 g. La masklo havas grizajn kapon, kolon kaj bruston. La ventro estas nigra tre kontraste inter la blanka subvosto kaj helbruna bendo en subbrusto. La supraj partoj estas orbrunaj kun pli malhelaj markoj. Krome li havas maldikan nigran strion inter la bruna bendo kaj la supra brusto griza kaj avelkoloran gorĝon (foje la tutan subvizaĝon). La ino havas pli brunaj kaj fajne markitaj supraj partoj, kapo kaj brusto.
La orienta raso estas pli pala kaj fortika ol la P. o. orientalis. Maskloj havas pli flavajn suprajn partojn kaj pli grizajn subajn partojn ol la okcidenta formo. Inoj estas pli blankaj sube.
Tiu pteroklo havas etajn kolombecajn kapon kaj kolon, sed sufiĉe fortikan korpon. Ĝi havas longajn pintajn flugilojn kaj rapidan rektan flugon. Dumfluge la specio estas facile rekonebla pro kontrasto inter la hela subkorpo kaj la nigra ventro unuflanke kaj inter la helaj subflugiloj kaj siaj nigraj pintoduonoj aliflanke.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu gregema palearktisa specio reproduktiĝas en sekaj malfermaj ebenaĵoj kaj similaj medioj, sed malkiel la Blankventra stepkoko ĝi evitas areojn tute senvegetalajn. La nesto estas grunda truo en kiu la ino demetas tri verdecajn ovojn kun kamufligajn markojn. Ambaŭ seksoj kovas (la masklo dumnokte), sed nur la masklo alportas akvon en la brusta plumaro. La idoj rapide elnestiĝas kaj ekmanĝas, ili dependas de la patro nur por trinki.
Aroj flugas al akvejoj mateniĝe kaj se tro varmas ankaŭ krepuske. Ili manĝas semojn kaj ĉefe grejnojn ekzemple en terkulturejoj.
La voĉo estas milda ĉuurrr rrrr-rrrr.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Pterocles orientalis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
- Pheasants, Partridges and Grouse de Madge kaj McGowan, ISBN 0-7136-3966-0