Nigravizaĝa kormorano
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nigravizaĝa kormorano
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phalacrocorax fuscescens (Vieillot, 1817) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Distribuado de la Nigravizaĝa kormorano
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||





La Nigravizaĝa kormorano (Phalacrocorax fuscescens), konata ankaŭ kiel Tasmania kormorano, estas mezgranda membro de la familio de kormoranoj nome Falakrokorakedoj. Supraj partoj, inklude vizaĝan bridan haŭtaĵon kaj bekon, estas nigraj, kun blankaj subaj partoj. Ĝi estas endemia de marbordaj regionoj de suda Aŭstralio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ili estas 61 al 69 cm longaj kun enverguro de 93 al maksimume 107 cm. Estas iome da seksa dimorfismo, ĉar maskloj estas iomete pli grandaj kaj nigraj ol la inoj.
Temas pri kormorano kun tre kontrastaj nigraj kaj blankaj partoj, dividitaj pri tre markataj limoj, nome tre blankaj subaj partoj, vizaĝo kaj kolflankoj, dum estas nigraj krono, malantaŭa kolo, supraj partoj, femuroj, piedoj kaj kruroj. Estas nigraj bridoj (kio estas tialo kaj por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo) kaj helbluaj ĉirkaŭokuloj ege kontrastaj en tiu malhela areo. La beko estas helgriza al kornokolora kun la tipa kormorana formo, longa, rekta kaj tre hokoforma pinte en supra makzelo.
Tiu specio estas ege simila al la plej proksima parenco nome la Flavvizaĝa kormorano, sed la Nigravizaĝa kormorano, krom la malsamkolora brida vizaĝareo, estas iomete pli malgranda kaj la blankaj partoj estas nur iomete pli etendaj kaj homogenaj: tiele la krono kaj la malantaŭa kolo de la Flavvizaĝa kormorano aspektas iomete pli larĝa areo. Dume la kruroj de la Nigravizaĝa kormorano estas pli nigrecaj al malhelgrizaj.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]La Nigravizaĝa kormorano manĝas ĉefe malgrandajn marbordajn fiŝojn ĉefe el ordo Perkoformaj, sed ankaŭ senvertebrulojn kiaj kraboj kaj duvalvuloj, kutime plonĝante al profundoj ĝis 12 m. Oni observis, ke ili kaptas fiŝojn ĝis 50 cm longajn. Tiuj birdoj foje manĝas en aroj, ŝajne per organizita sistemo.
Ne estas migranta specio, sed junuloj disiĝas iomete mallongajn distancojn post la reprodukta sezono.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Tiu specio reproduktiĝas en kolonioj de ĝis 2000 paroj, proksime de aliaj marbirdoj. La nesto estas konstruita el bastonetoj, algoj kaj herboj, kunigitaj per fekaĵoj. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn. La kovado daŭras 25 al 30 tagoj. Elnestiĝo okazas post 60 tagoj kiam la junuloj ekflugas.
Teritorio
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas laŭlonge de multo el la suda marbordo de Aŭstralio el orienta Viktorio al Kabo Leeuwin, Okcidenta Aŭstralio, same kiel ĉirkaŭ la marbordoj de Tasmanio kaj la insuloj de la Markolo Bass. Tiu teritorio koincidas kun tiu de la proksima parenco nome la Flavvizaĝa kormorano, sed tiu estas multe pli etenda ne nur en suda Aŭstralio, sed ankaŭ en internaj regionoj kaj en okcidenta, orienta kaj norda Aŭstralio, krom en Novzelando.
Habitato
[redakti | redakti fonton]Malkiel ĉe la aliaj kormoranoj troviĝantaj en la aŭstralia kontinento, la habitato de la Nigravizaĝa kormorano estas nur marborda kaj mara.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2006) Species factsheet: Phalacrocorax fuscescens. Downloaded from http://www.birdlife.org on 14 November 2006
- Johnsgaard, P. A. (1993). Cormorants, darters, and pelicans of the world. Washington: Smithsonian Institution Press. ISBN 1-56098-216-0
- Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Coordinators). (2000). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol.1: Ratites to Ducks. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 978-0-19-553068-1
- Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the birds of the world- Volume 1, Ostrich to Ducks. - Lynx Edicions, Barcelona, 1992. ISBN 84-87334-10-5
|