Nikolaj Rubinstein
Aspekto
Nikolaj Rubinstein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1835 en Moskvo, Rusia Imperio |
Morto | 11-an de marto 1881 (45-jaraĝa) en Parizo, Francio |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Daniela monaĥejo Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Moscow Imperial University, Faculty of Law (en) |
Familio | |
Patro | Grigory Romanovich Rubinstein (en) |
Frat(in)oj | Anton Rubinstein kaj Sofia Grigorievna Rubinstein (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento pianisto muzikinstruisto |
Nikolaj RUBINSTEIN aŭ Nikolaj Rubinŝtejn - ruse Николай Григорьевич Рубинштейн, scienca latinliterigo Nikolaj Grigor'evič Rubinštejn, sed la familia nomo origine estas jida kaj germana kaj tial en tiuj lingvoj latinalfabete skribatas Rubinstein, prononco [RU:binŝtajn], "rubeno", hebree ניקולאי רובינשטיין - estis fama juddevena rusa komponisto. Li naskiĝis la 2-an de junio 1835 en Moskvo, Rusia Imperio, kaj mortis en aĝo de nur 45 jaroj la 11-an de marto 1881 en Parizo. La komponisto Anton Rubinstein estis lia frato. Interalie, Nikolaj Rubinstein estis profesoro de la posta komponisto Sergej Tanejev. Li en 1866 estis la fondinto kaj unua direktoro de la Moskva konservatorio, poste nomata Moskva Ĉajkovskij Konservatorio.