Saltu al enhavo

Nikolao Nekrasov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzistas ankaŭ aliaj homoj kun ĉi tiu familinomo, vidu Nekrasov.
Nikolao Vladimiroviĉ Nekrasov
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1900 (1900-12-18)
en Moskvo
Morto 4-an de oktobro 1938 (1938-10-04) (37-jaraĝa)
en Sovetunio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
verkisto
tradukisto
poeto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantistiĝis en 1915
vdr

Nikolao Vladimiroviĉ NEKRASOV (naskiĝis la 18-an de decembro 1900 en Moskvo, mortis la 4-an de oktobro 1938) estis rusa esperantlingva verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto[1], kiu membris ĉe la Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio. Li verkis eseojn pri esperantlingva literaturo, verkis poemojn, preparis materialon por Enciklopedio de Esperanto, kaj tradukis verkojn al Esperanto.

Li estis mortpafita en 1938, kulpigita de Sovetunio pri esti "organizanto kaj gvidanto de faŝisma, spiona, terorisma organizo de esperantistoj". En 1957, li estis postmorte rehonorigita de la ŝtato kiel senkulpa.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Nekrasov laboris en la eldonejo Moskva laboristo. Li esperantistiĝis en 1915.

En 1918–1919, li estis prezidanto de Tutrusia Ligo de Junaj Esperantistoj kaj redaktoro de Juna Mondo, kiun li mem kompostis en la presejo. Je la 1-a de junio en 1922 Nekrasov kun Gregoro Demidjuk fondis la kulturan revuon La Nova Epoko (1922–1930) kiu iĝis unu el la organoj de SAT. En 1923 li iĝis membro de la Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio, SEU, tiam gvidata de Ernesto Drezen. Li speciale okupis sin pri historio kaj kritiko de la Esperanto-literaturo, ideologio de la proleta revolucia Esperanto-movado, nacia problemo kaj kosmoglotiko.

En La Nova Epoko li publikigis plurajn eseojn pri esperanta literaturo (pri Baghy, Bulthuis, Jung, Hohlov, Miĥalski, Devkin, (Stanislav?) Schulhof, k.a.). Liaj kritikoj eliris ĉefe el originala sociologia vidpunkto, sed samtempe li multe atentis la lingvan flankon de la verkoj.

Komence de la 1930-aj jaroj, li aktive partoprenis en kompilado kaj preparo de materialo pri literaturo por Enciklopedio de Esperanto. Li ankaŭ publikigis multajn leterojn de Zamenhof. En 1931 li estis unu el la kunfondintoj de Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV), kaj redaktis ĝian unuan gazeton, La Nova Etapo.

Nekrasov ankaŭ verkis poemojn. Li opiniis, ke en siaj originalaj poemoj li sekvis rusajn poetojn-simbolistojn, ĉefe Brjusov, kaj tial speciale zorgis pri la stila lingva pureco. Estas sciate, ke la plej granda lia originala verko estis poemego Kazanovo (aŭ Casanova) – laŭ impresoj de tiuj, kiuj legis la manuskripton, tre altnivela poezie. Almenaŭ unu kopio de la manuskripto ekzistis ankoraŭ komence de la 1960-aj jaroj, sed poste malaperis senspure.

Aresto, ekzekuto, rehonorigo

[redakti | redakti fonton]

Nekrasov estis arestita en 1938, kaj kulpigita pri tio, ke li "estis organizanto kaj gvidanto de faŝisma, spiona, terorisma organizo de esperantistoj". Pro tiu kulpo li estis mortpafita la 4-an de oktobro 1938. Lia arkivo kaj biblioteko estis neniigitaj; supozeble, tiel pereis multaj liaj nepublikigitaj verkoj kaj tradukoj.

Li estis postmorte rehonorigita kiel senkulpa la 26-an de novembro 1957.

Poemoj
Prozaĵoj

Pri Blanka cigno

Citaĵo
 Unu el la plej malfacile tradukeblaj nuntempaj rusaj poetoj estas certe Balmont — kiel ja ĉiu modernisto. En la moderna

poezio ritmo, sono kaj senco unuiĝas kaj faras muzikon. Kaj tiu muziko estas kreebla nur en la originalo. La tradukoj, en kia ajn lingvo, povus veki ideon pri la originala soneco — neniam tamen transdoni la tutan muzikon kaj vivon, kiuj estas nur unu fojon kreataj, kaj en tiu nura formo plene elsenteblaj. Entrepreni tradukon de tia poezio estas heroaĵo. Se ĝi ne sukcesos — ĝi estiĝas profanado. Granda risko por tiu, kiu ekkuraĝas alpasi . . . Sed, se li sukcesos, la rekompenco devos esti des pli granda: la konscio, ke li sukcesis doni al la ceteraj ideon pri la valoro de la originalo. H. V. Hekrasov riskis kaj... li sukcesis, mi kredas.

Legu la poemon kaj juĝu mem pri tio. Sed ĝin legu nur tiu, kiu ĝenerale ŝatas kaj povas kompreni modernan poezion — alie la leganto mem profanus! 
— Belga Esperantisto, j05 n08 apr. 1924

Originaloj

[redakti | redakti fonton]

Prozaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Bibliografio de Esperantaj presaĵoj en USSR dum 12 jaroj de la revolucio 1917–1928, Moskvo, 1928
  • Tra USSR per Esperanto
  • Pluraj eseoj pri Esperanto-literaturo en La Nova Epoko

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
  1. NikSti, Datrevenoj de la rusiaj E-poetoj, REGO, p. 29-30, n-ro 1 (3), februaro 2001. La revuo mensiis ke la vivo kaj agado de Nakrasov ankoraŭ atendas esploron.
  2. Eld. Esperantio, Berlino, 1924(?)