Nikolett Gallusz
Nikolett Gallusz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gallusz Nikoletta Gabriella |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1974 (50-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–2001) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Nikolett Gallusz [galus], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gallusz Nikolett estas hungara muzikalkantisto, ŝlagrokantisto, voĉoaktoro.
Nikolett Gallusz[1][2] naskiĝis la 11-an de septembro 1974 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nikolett Gallusz estis edukita eksterlande, ŝi maturiĝis en arta gimnazio en Aŭstralio, poste ŝi komencis kantadi. Post unu jaro ŝi hejmenvenis kaj studis en studio de Teatro Madách, poste en studio de Margit Földessy. Ŝi akiris muzikalkantistan diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2001, ŝia ĉefinstruisto estis Tamás Szirtes. Ŝi revenis al teatra trupo de Teatro Madách, tamen partopreno en reklamo portis tutlandan konatecon en la sekva jaro. Ŝi fondis ŝlagrorkestron en 2003. Ŝia kariero startis ne nur en kantista, sed ankaŭ en teatra kaj filma branĉoj.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Lev Tolstoj: Anna Karenina - Betsy
- Ferenc Molnár: Az ibolya - fraŭlino Széll
- T. S. Eliot: Katoj -Lengelingela; Bombalurina; Grizabella
- Andrew Lloyd Webber: Fantomo de la Operejo - korusano
- Leonard Bernstein: West Side Story
- Tim Rice - Andrew Lloyd Webber: Jesus Christ Superstar - Maria Magdala
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Alta mira (mallonga filmo, 1997)
- Magyar vándor (2004) - haremano
- Szinglik éjszakája (2010) - ĉefrolo
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Rasputin (1996) - 5-a damo
- Szeret, nem szeret (serio, 2003) - amikino
- Jóban Rosszban (serio, 2021) - Olga Bondarenko (en 10 epizodoj)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jasmin Gerat, Paris Hilton, Leslie Mann[3]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio