Saltu al enhavo

Nitardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nitardo de Ponthieu
(795-845)
Nitardo, 1-a franca kronikisto
Nitardo, 1-a franca kronikisto
Persona informo
Nithard
Naskiĝo 795
en Akeno, Francio
Morto 14-an de junio 845
en Angoulême, Francio
Lingvoj latina vd
Familio
Patro Angilbert (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Bertha (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Erkanfrida (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nitardo (795-845) estis franca kronikisto kaj historiisto, aŭtoro de la verkoj "Historiarum libri quattuor" kaj "De dissensionibus filiorum Ludovici pii". Li estis nevo de Karolo la Granda, filo de Berta, la filino de Karolo la Granda kun Angilberto Abato de Saint-Riquier (740-814). Li estis milita viro kaj prenis parton en la militoj inter Karlo la Kalva kaj Lotario la 1-a en la Batalo de Fontenoy, (841). Laŭ la historiisto Joseph Calmette (1873-1952), Nitardo mortis dum batalo inter Karlo la Kalva kaj Pepino la 2-a el Akvitanio, en la 14-a de junio 844.

La nepo de Karolo la Granda[redakti | redakti fonton]

Nitardo (795-845) franca historiisto el karolida politiko. La nelegitima filo el la filino de Karolo la Granda, Berta, kaj la kortega poeto Angilberto, Nitardo aktive partoprenis en la kortego kaj kampanjoj de Karlo la Kalva (m. 877). Post 843, li iĝis la laika abato de Saint-Riquier proksime de Amiens. Li mortis batalante kontraŭ la normandoj.

Unu el la malmultaj fruaj mezepokaj laikaj historiistoj, Nitardo estis komisiita fare de Karlo la Kalva en 841 por skribi la "Historian libri quattuor" [La Kvar Libroj de la Historioj]. Lia relative nesofistika rakonto, kiu favoris lian patronon, raportis la luktojn inter la filoj de Ludoviko la Pia inter 817 kaj 843. En kontrasto, Nitardo klasis la regadon de Lotaro (m. 855) tre negative.

Lia raporto pri la ĵuroj faritaj fare de Karlo la Kalva kaj Ludoviko la Germano en Strasburgo en 842 reprezentas la plej fruan skriban rekordon de la malnova Francio. Nur unu kopio de Sankta Medardo, Soissons, el la 9-a aŭ 10-a jarcento, pluvivas, tiele sugestante la obskurecon de la teksto dum la Mezepoko.[1]

La Kvar libroj de historioj[redakti | redakti fonton]

Nitardo (ĉ. 795-845), nepo de Karolo la Granda pro la amrilato inter Bertrada, la filino de Karolo kaj la kortega poeto Angilberto, estis soldato, ŝtatisto, kaj kronikisto de la problemoj kiuj ĉagrenis la Karolan Imperion en la sekvanta generacio post la morto de Karolo la Granda.

Kiel partizano de la plej juna filo de Ludoviko la 1-a, Karlo la Kalva, kiu estis reĝo de okcidenta Francio (843-877) kaj posta imperiestro (875-877), Nitardo partoprenis kiel militisto kaj intertraktanto en la fraticidaj luktoj kiuj iam kaj iam detruis la imperion inter 830 kaj 842/843. La pactraktato de Verduno en 843, kiu establis la problemon kiel la imperio estis dividota inter la tri pluvivaj filoj de Ludoviko, ne metis finon al la malfeliĉoj de la imperio, kiel la propra vivo kaj morto de Nitardo atestas.

Tiu klera nepo de Karolo la Granda renkontis sian finon en 845 batalante kontraŭ la invadaj vikingoj. Nitardo informas siajn legantojn ke li entreprenis la taskon registri la karolidajn familiajn luktojn de siaj tagoj laŭ la instigo de sia sinjoro, reĝo Karlo, kaj ni ne devas surpriziĝi, tial, ke tiu historio konstante rigardas la okazaĵojn el la perspektivo de la tendaro de Karlo.

Malgraŭ tiu prismo, Nitardo ŝajne prezentas la okazaĵojn de la civila milito tiel honeste kiel cirkonstancoj kaj partia lojaleco permesis. Certe, laŭmezure kiel la milito sin trenis, Nitardo iĝis pli senkuraĝa rilate al ĝia detrua kurso, kaj en siaj pli postaj ĉapitroj, li montris kreskantan mankon de entuziasmo pri sia tasko kiel ĝia kronikisto. En la sekvaj eltiraĵoj, Nitardo skizas la originojn de la civita milito, raportas ĝian rezolucion en 842/843, kaj, kiam li finas sian historion, li pripensas la diferencojn inter sia propra epoko kaj tiu de Karlo la Granda.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]