Mihail Sadoveanu
Aspekto
(Alidirektita el Nobela peko)
Mihail Sadoveanu | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | M. S. Cobuz |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1880 en Pașcani, Iași county, Unuiĝintaj Princlandoj |
Morto | 19-an de oktobro 1961 (80-jaraĝa) en Bukareŝto, Popola Respubliko Rumanio |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Tombejo Bellu |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Subskribo | |
Familio | |
Infanoj | Profira Sadoveanu (en) , Paul-Mihu Sadovean (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto biografo verkisto de porinfana literaturo tradukisto ĵurnalisto poeto verkisto politikisto |
Verkoj | nu știu |
Mihail SADOVEANU (naskiĝis la 5-an de novembro 1880 en Paşcani; mortis la 19-an de oktobro 1961 en Bukareŝto) estis rumana verkisto, plej konata pro siaj historiaj romanoj.
Post lernado en Paşcani, Fălticeni kaj Iaşi li ekstudis juron en Bukareŝto en 1904. En la sama jaro li komencis literaturan karieron kaj tial ne finis siajn studojn. Li publikigis pli ol cent librojn kaj kontribuis al literaturaj gazetoj.
Kiam Rumanio fariĝis komunisma fine de la 40-aj jaroj, Sadoveanu subtenis la novan registaron kaj per kelkaj verkoj propagandis ekzemple la kolektivigon de la bienoj. Pro tio li ricevis Lenin-premion.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La niksino de la marĉo. Tradukis el la germana traduko de la rumana originalo H. Boucon. En: Lingvo Internacia 1911, p. 66–75.
- Nobela peko. En arbaro Petriŝor. La sciigantoj. Tradukis Tiberio Morariu. Leipzig: Hirt, 1929. 62 paĝoj. (Internacia mondliteraturo 21.)
- La Socialisto recenzis: Tri rakontoj, bone tradukitaj, kiuj al ni rakontas pri la vivo kaj kutimoj de la rumanoj en la grandaj arbaroj kaj vastaj stepoj. (1929, paĝo 80.)
- La Feino de la lago (Zâna lacului). Tradukis Armand Su. En: Norda Prismo 3/1965, paĝo 80.
- Malnova historio. En: Rumana Antologio. paĝoj 18–23.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Nobela peko. En arbaro Petriŝor. La sciigantoj.
|