Unuiĝintaj Princlandoj
Aspekto
Unuiĝintaj Princlandoj de Moldavio kaj Valaĥio (1859–62) Unuiĝintaj Princlandoj de Rumanio (1862–66) Rumanio (1866–81) | |||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Principatele Unite | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
flago | |||||||||||||||
historia lando • vasala ŝtato | |||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
rumanoj, ...
| ||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
Estiĝo:
|
unuiĝo de Moldavio kaj Valaĥio
| ||||||||||||||
Pereo:
|
kreo de monarĥio
| ||||||||||||||
| |||||||||||||||
La Unuiĝintaj Princlandoj de Moldavio kaj Valaĥio, ankaŭ nomataj la Rumanaj Princlandoj, estis la oficiala nomo de Rumanio post la elekto de Alexandru Ioan Cuza kiel princo, rumane "domnitor", de ambaŭ teritorioj en 1859. La 5-an de februaro 1862 la Princlando Moldavio kaj la Princlando Valaĥio formale kuniĝis al la Unuiĝintaj Princlandoj. Tiuj ĉi, krom Transilvanio kiu aldoniĝis en la Unua mondmilito, iĝis la kerno de la nacia ŝtato Rumanio.
Nova konstitucio efektiviĝis en 1866 kaj donis al la lando la oficialan nomon Rumanio. Post establo de monarĥio la 26-an de marto 1881 ĝi fariĝis la Reĝlando Rumanio.