Rumana leo
Rumana leo | |
---|---|
valuto | |
Ŝtato: | Rumanio |
Subdivido: | 1 leo = 100 bani (centimoj) |
Kodo laŭ ISO 4217: | RON |
Mallongigo: | L |
Ŝanĝokurzo | 1 € = 4,7697 leoj |
![]() | |

Leo [1] estas la nacia rumana valuto, unuafoje uzata en 1867. En la rumana la nomo estas leu [leŭ] kaj signifas "leono". La pluralo estas lei [lej]. Ĝi estis reskalita je la 1-a de julio 2005: 1 nova leo egalis 10000 malnovajn; unu eŭro valoris 3,6 leojn. Je la 18-a de novembro 2019 unu eŭro valoras 4,7697 leojn.
La bildoj sur la novaj biletoj egalas tiujn de la malnovaj (kiuj restis validaj ĝis 2006-12-31), por faciligi la ŝanĝon. Tute nova estas bileto de 500 leoj; la malnovaj biletoj atingis nur 1.000.000.
La valuta kodo de la nova valuto estas RON, tiu de la antaŭa estis ROL. Unu leo egalas al 100 bani (centimoj; bani estas kutima rumana vorto por "mono").
La nomo "leono" devenas de holandaj taleroj, kiuj estis uzataj en Rumanio en la 17-a jarcento kaj kiuj portis bildon de leono. Saman nomon portas la valuto de Moldavio, kulture kaj lingve proksime ligita kun la nuna Rumanio.


Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- www.bnro.ro paĝoj de la Nacia Banko de Rumanio (en la rumana kaj angla lingvoj)
- Current legal tender pictures (en la angla lingvo)
- Site with historical and current Romanian coins (en la angla lingvo)
- The Banknotes of Romania (en la angla kaj germana lingvoj)
- The Banknotes of the Socialist Republic of Romania (en la angla kaj germana lingvoj)