Nogales (Arizono)
Aspekto
Nogales | |
urbo | |
Ŝtato | Usono |
---|---|
Federacia subŝtato | Arizono |
Kantono | kantono Santa Cruz (Arizono) |
Situo | Nogales |
- koordinatoj | 31° 21′ 14″ N 110° 56′ 21″ U / 31.35389 °N, 110.93917 °U (mapo) |
Areo | 53,9 km² (5 390 ha) |
Loĝantaro | 20 837 (2010) |
- de metropolo | 1 039 697 |
Denseco | 386,59 loĝ./km² |
Urbestro | Arturo Garino |
Horzono | UTC-7 |
Poŝtkodo | 85600-85699 |
Telefona antaŭkodo | 520 |
Situo de la urbo en Usono
| |
Situo kadre de Okcidenta Usono
| |
Vikimedia Komunejo: Nogales, Arizona | |
Retpaĝo: www.nogalesaz.gov | |
Nogales estas urbo en la pleja sudo de la subŝtato Arizono de Usono. Ĝi situas ĉe la internacia limo de Usono kaj Meksiko, najbaras al la samnoma urbo Nogales (Sonora), kaj la du loĝlokoj kune konsistigas la plej grandan internacian urbon de la uson-meksika limo. La usona intersubŝtata aŭtovojo 19 venanta el nordo finiĝas en la urbo, kaj sekve tra ĝi fluas signifa parto de la uson-meksika trafiko. La urbo estas la administra centro de la arizona kantono Santa Cruz.
Ĉar multaj lokanoj el la regiono Ekstremaduro, Hispanio, elmigris al Hispanameriko dum la 16a kaj 17a jarcentoj, kelkaj lokoj tie nomiĝas same Nogales (Juglandarboj), kiaj ĉe Nogales (Arizono) kaj Nogales (Sonora).