Saltu al enhavo

Noja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Noja
municipality of Cantabria
Administrado
Poŝtkodo 39180
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 741  (2023) [+]
Loĝdenso 298 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 29′ N, 3° 31′ U (mapo)43.481388888889-3.5186111111111 [+]
Alto 10 m [+]
Areo 9,2 km² ( 920 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Noja (Hispanio)
Noja (Hispanio)
DEC
Situo de Noja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Noja [+]
vdr


Noja [NOĥa] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio, en norda Hispanio. Ĝi situas ĉe la bordo de la Kantabra Maro, kaj ĝi estas lima al la municipoj Arnuero, Argoños kaj Santoña. Malsame al aliaj municipoj de Kantabrio, ĝi ne ampleksas plurajn vilaĝojn sed nur kvartalojn.

La loknomo Noja devenas el Noega, kiu estas prahindeŭropa kaj havas originon saman al Noya en Galegio. Ĝi signifas "malhela" kaj estas rilata al kelta *nouika (nova).

De la 9-a jarcento ĝis 1834, Noja apartenis al vilaĝaro Sep Vilaĝoj, konsistanta la subregionon Trasmiera. De la fino de la 19-a jarcento turismo iĝis tre grava en Noja. Nun, dum somero preskaŭ 60.000 homoj samtempe vizitas la municipon, ĉefe veninte el Eŭskio, Rioĥo, Kastilio kaj Leono kaj Madridio. Noja estas fama pro ties marborda pejzaĝo kaj granda plaĝo. Parto el la municipo apartenas al la natura rezervejo Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel.

Panoramo de Noja vide de la plaĝo Tregandín.