Noosfero (programo)
Aspekto
Noosfero | |
---|---|
Noosfero-kontrolpanelo | |
Aŭtoro | Colivre kaj Noosfero-komunumo |
Programlingvo | Ruby |
Lingvo(j) | Angle, portugale |
Permesilo | AGPLv3 |
Retejo | noosfero |
Noosfero estas kunlabora reta plataformo kiu ebligas kreadon de sociaj retejoj. Oni povas uzi ĝin por krei blogojn, diskutejojn, enretaj portfoliojn, eventkalendarojn, ktp.[1] Noosfero estis unue uzita de Cirandas.net, de la Universitato de San-Paŭlo en 2012[2] kaj poste de la brazila ŝtata informatika firmao SERPRO.[3] La programo integras ilojn kiel profiloj por uzantoj, komunumoj kaj entreprenoj, kaj reta enhava kontrolsistemo, RSS, forumoj, babilejoj, eventoj kaj komunikado ene la programo mem. Oni povas etendi ĝin per aldonaĵoj.
Lanĉita en 2009, Noosfero ankaŭ estas libera programara projekto, kreita de Colivre, brazila informatika kooperativo, kune kun sendependaj programistoj de la Noosfero-komunumo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Carta Potiguar: Noosfero – Uma alternativa livre para a educação
- ↑ SoftwareLivre.org: USP adota o Noosfero para desenvolvimento de pesquisas e de uma rede social acadêmica. Arkivita el la originalo je 2015-01-22. Alirita 2016-05-09 .
- ↑ GGN: Rede social livre Noosfero é adotada no SERPRO. Arkivita el la originalo je 2016-02-21. Alirita 2016-05-09 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2016-01-25 per la retarkivo Wayback Machine