Nora Barnacle
Nora Barnacle | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de marto 1884 en Galivo |
Morto | 10-an de aprilo 1951 (67-jaraĝa) en Zuriko |
Tombo | Tombejo Fluntern ![]() |
Lingvoj | irlanda • angla |
Ŝtataneco | Irlando Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | James Joyce (1931–1941) ![]() |
Amkunulo | James Joyce ![]() |
Infanoj | Lucia Joyce (en) ![]() ( ![]() Giorgio Joyce (en) ![]() ( ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto ![]() |
Nora Barnacle (21-an de marto 1884 – 10-an de aprilo 1951) estis muzinspiro kaj edzino de la verkisto James Joyce.
Ekvivo
[redakti | redakti fonton]Nora Barnacle naskiĝis en Galway, Irlando, el patro bakisto en Connemara, 38-jaraĝa kaj analfabeto kiam Nora naskiĝis. Ŝia patrino estis Annie Honoria Healy, 28-jaraĝa kaj modistino.
Nora loĝis kun la patrinflanka avino, Catherine Mortimer Healy kaj en 1896, Nora finis lernadon eklaboris kaj iris loĝi kun sia patrino kaj sia onklo, Tom Healy, ĉe No.4 Bowling Green, Galway. Post du bedaŭrindaj amaferoj, kiuj finis per mortoj de la viroj, ŝi ricevis famon de virmurdistino, inter siaj geamikoj, kion poste Joyce metos en la fina rakonto de Dubliners, nome The Dead, Pri tiuj aferoj.
Jam en Dublino, ŝi renkontiĝis kun Joyce la 10an de junio 1904 kaj la 16an de junio ili jam havis sian unuan amaferon. Tiu dato poste estos elektita por la romano de Joyce Uliso, kaj estos konata kaj celebrata tutmonde kiel Bloomsday. Ili geedziĝos en 1931[1] kaj pluvivis kune ĝis la morto de Joyce.
Rilato kun Joyce
[redakti | redakti fonton]Nora kaj James havis tre kompleksan rilaton. Ili havis tre diferencajn personecojn, emojn kaj kulturajn interesojn. Dekomence ili amis sin unu la alain pasie laŭ pruvas la ardaj leteroj kiujn ili interŝanĝis.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "James (Augustine Aloysius) Joyce Biography (1882–1941)". Kontrolita 2007-08-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-08. Alirita 2014-06-30 .
- ↑ Maddox, Brenda. Ah yes - but what ever happened to Nora's side of the correspondence?. The Guardian (8a Julio 2004). Alirita 31a de Majo 2013 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- 1901 Census of Ireland, entry on Bowling Green, Galway for Barnacle family. (Specific listing: Barnacle, Norah. Bowling Green, Galway North, Urban, Galway. Age 18, Female)
- PDF of scanned image off 1901 Census data, listing household members at Barnacle house.
- PDF of scanned image off 1901 Census data, listing house and building return for Barnacle house and buildings.