Saltu al enhavo

Norbert Gladis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Norbert GLADIS (naskiĝinta la 1-an de novembro 1956 en Lutherstadt Wittenberg) estas germana grafika dezajnisto, pentristo kaj plastik-elfaranto aktiva en Vajmaro.

Vivo kaj agado

[redakti | redakti fonton]

Ekde 1986 spekteblas liaj pentraĵoj en Turingio; ekspozcioj pri li ekestis jam en 1982. Inter 1979 kaj 1981 li trejniĝis kiel skribada kaj grafika pentristo; finekzameniĝo majstra sukcesis en la 1986-a jaro.

Verkoj liaj similas al aĵoj superrealismaj. Ofte li devas restaŭradi bildojn: ekz. la humuran verkon de Siegfried Kötscher pri la prahistorio de Ehringsdorf kiu troviĝas en la Klubejo "Zur Linde" (Ehringsdorf).[1] Daŭre estas aĵoj de li eksponitaj je Galerie escalier ekde 1997, en la vajmara strato Lisztstraße 11.[2]

Vajmarkerne ne malmultaj gablaj vandoj montras citaĵojn; ofte kreis ilin Gladis. Ili povas esti de Goeto - ekz. sur Frankescher Hof[3], sed ne nur. Sur la domo Hansa-Haus ekz. legeblas citaĵo de Jules Renard: Se vi konas la vivon, ne hezitu doni al mi ĝian adreson!

vortoj de Renard sur la vajmara Hansa-domo

Espozicioj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

(fonto: Norbert Gladis[4])

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Thorsten Büker: "Verein rettet Bild des Kneipen-Raffaels Kötscher" - ĉe: TLZ, 9.10.2012
  2. galeria sinprezento
  3. la domo ĉe Zeitsprung.de
  4. Ausstellungen.