Nordkorea nacia teamo de futbalo
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Nord-Koreio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj. |
Nordkoreio | ||
---|---|---|
asocio | 조선민주주의인민공화국 축구협회 Nord-Korea Futbal-Asocio | |
konfederacio | AFC | |
manaĝero | Kim-Jeong-Hoon | |
stadiono | 김일성경기장 Stadiono Kim Il-sung | |
FIFA kodo | PRK | |
unua matĉo | Birmo 0-0 Nord-Koreio 1964 | |
plej granda gajno | Nord-Koreio 21-0 Gvamo 2005 | |
plej granda perdo | Pollando 5-0 Nord-Koreio 1976 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 1 (unua en 1966) | |
plej bona rezulto | Kvaron-finalo 1966 | |
Azia Pokalo | ||
aperoj | 2 (unua en 1980) | |
plej bona rezulto | Kvara pozicio 1980 | |
La Nordkorea nacia teamo (teamo de la Korea Popol-Demokratia Respubliko) de futbalo naskiĝis en 1964. Ĝi ne estas konsiderata aparte forta teamo, kaj kutime ne sukcesas eniri internaciajn turnirojn.
La granda glora momento por futbalo venis en 1966, kiam Norda Koreio partoprenis en la mondpokalo (en Anglio) por la nura fojo kaj surprize atingis la kvaron-finaloj, kvankam la futbalistoj eĉ ne estis profesiuloj. Temis pri la unua fojo ke azia teamo atingis tian rezulton. En la unua fazo, Nord-Koreio perdis 3-0 kontraŭ Sovetunio, sukcesis atingi rezulton de 1-1 kontraŭ Ĉilio, kaj en la fina maĉo nekredeble gajnis 1-0 kontraŭ Italio. En Italio ĉi tiu maĉo ankoraŭ estas memorata kiel la plej katastrofa en historio de la itala futbalo. Nord-Koreio pasis al la kvaronfinalo kie la koreaj futbalistoj renkontis Portugalion, kaj ili ŝokis la publikon de Liverpool farante tri golojn en la unuaj 24 minutoj, sed en la fino ili perdis 5-3 kaj estis elĝetitaj.
Nord-Koreio ankaŭ partoprenis en du Aziaj pokaloj (1980 kaj 1992) alvenante en la kvara loko en 1980.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Nordkorea virina nacia teamo de futbalo
- la artikolon pri la sudkorea nacia teamo de futbalo.
- An Yong-Hak