Saltu al enhavo

Nord-Nikozio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-Nikozio
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 96401
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 61 378  (2011) [+]
Loĝdenso 661 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 11′ N, 33° 22′ O (mapo)35.1933.363611111111Koordinatoj: 35° 11′ N, 33° 22′ O (mapo) [+]
Alto 148 m [+]
Areo 92,8 km² (9 280 ha) [+]
Nord-Nikozio (Kipro)
Nord-Nikozio (Kipro)
DEC
Situo de Nord-Nikozio
Nord-Nikozio (Nord-Nikozio)
Nord-Nikozio (Nord-Nikozio)
DEC
Situo de Nord-Nikozio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo North Nicosia [+]
vdr

Norda Nikozio (turke [Kuzey] Lefkoşa [kuˈzej lefˈkoʃa], greke Βόρεια Λευκωσία, Vóreia Lefkosía) estas la norda parto de la urbo Nikozio en la centro de la mediteranea insulo Kipro kaj estas fakte la ĉefurbo de la Turka Respubliko Norda Kipro, kiu estas internacie rekonita nur de Turkio. Laŭjure ĝi apartenas, kune kun la suda parto, al la Nikozia Distrikto de la Respubliko de Kipro. Ĝi do troveblas en la listo de dividitaj lokoj tra kiuj kuras politika limo.

En 1960, post kiam Kipro akiris sendependecon de Britio, la Respubliko de Kipro estis kreita kun sia ĉefurbo en Nikozio. Kaj la grekaj kaj turkaj komunumoj estis asignitaj sidlokoj en la registaro. Tri jarojn poste, interkomunuma konflikto ekis kaj rilatoj inter grekcipranoj kaj turkcipranoj plimalboniĝis [1][2].

En 1967, la situacio estis plimalbonigita per la greka atako kontraŭ turkaj areoj, same kiel la kreado de "Turka Provizora Administracio", kiu ne rekonis ĉiujn leĝojn de la Respubliko de Kipro eldonitaj ekde la fino de 1963. La fina dispartigo okazis en 1974, post milita puĉo, rezulte de kiu la Prezidanto de la Respubliko estis forigita de la ofico kaj kontrolo pasis en la manojn de Nikos Sampson [3]. Profitante tiujn eventojn, turkaj trupoj invadis Kipron. La insulo Kipro estis dividita en suda kaj norda partoj .[4][5]. Sekve, la ĉefurbo de Nikozio ankaŭ estas dividita en du partojn: la suda, tio estas, la greka, kiu estas la ĉefurbo de la Respubliko de Kipro, kaj la norda, turka, la ĉefurbo de la Turka Respubliko Norda Kipro. La 13-an de februaro 1975, la "Turka Federacia Ŝtato de Kipro" estis proklamita en la norda parto de la insulo [6].

La 23-an de aprilo 2003, la Ledra Palaca trairejo estis malfermita tra la Verda Linio, la unua tempo ke trairejo estis permesita ekde 1974 [7]. Tio ĉi estis sekvita de la malfermo de Ayios Dometios transireja punkton la 9-an de majo 2003 [8]. La 3-an de aprilo 2008, la trairejo de la Strato Ledra estis ankaŭ remalfermita [9].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Cyprus. Lcweb2.loc.gov (1967-11-20). Arkivita el la originalo je 12 March 2013. Alirita 2013-03-26 .
  2. Nicosia Municipality. Nicosia.org.cy. Arkivita el la originalo je 17 April 2013. Alirita 2012-03-10 .
  3. "CYPRUS: Big Troubles over a Small Island". TIME. 29 July 1974. Archived from the original on 7 March 2008.
  4. Ker-Lindsay, James. (2011) The Cyprus Problem: What Everyone Needs to Know. Oxford University Press.
  5. Athanasopulos, Haralambos. (2001) Greece, Turkey and the Aegean Sea: A Case Study in International Law. McFarland. ISBN 9780786450039.
  6. The Constitution – Appendix D: Part 12 – Miscellaneous Provisions. Arkivita el la originalo je 10 March 2012. Alirita 31 December 2010 .
  7. Emotion as Cyprus border opens (el Retarkivo {{{1}}}) (BBC News) Retrieved on 2012-06-18.
  8. Report of the Secretary-General on the United Nations Operation in Cyprus. Arkivita el la originalo je 16 May 2014. Alirita 18 June 2012 .
  9. Symbolic Cyprus crossing reopens (el Retarkivo {{{1}}}) (BBC News) Retrieved on 2012-06-18.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]