Saltu al enhavo

Arkta Oceano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Norda glacia oceano)

Arkta Oceano
oceano, interna maro [+]

Supermara altecom [+]
Koordinatoj90° 0′ 0″ N (mapo)900Koordinatoj: 90° 0′ 0″ N (mapo)
Plej malalta punktoMolloy Deep [+]
- malalteco5 550 m sub la marnivelo [+]
Akvokolektejo14 056 000 km² (1 405 600 000 ha) [+]
Areo14 056 000 km² (1 405 600 000 ha) [+]

Arkta Oceano (Arkto)
Arkta Oceano (Arkto)
DEC
Map
Arkta Oceano
Vikimedia Komunejo:  Arctic Ocean [+]
vdr
La Arkta Oceano. Maldekstre videblas Norda Ameriko; dekstre videblas Norda Eŭropazio; sube kaj maldekstre videblas la insuloj Gronlando kaj Islando.
Arkta Oceano.
Tipa aspekto de Arkto.

La Arkta Oceano, konata ankaŭ kiel Norda Oceano aŭ la Nordpolusa Oceano, estas la oceano situanta en la norda hemisfero, kiu inkluzivas la nordan poluson de la Tero. Ĝi estas la plej malgranda el la kvin oceanaj dividaĵoj:[1] ĝi havas areon de ĉirkaŭ 14 056 000 km². La Internacia Hidrografia Organizo (IHO) agnoskas ĝin kiel oceano, kvankam kelkaj oceanografoj nomigas ĝin kiel Arkta Mediteranea Maro aŭ simple la Arkta Maro, klasigante ĝin kiel mediteraneeca maroestuaro de la Atlantika Oceano.[2][3] Alternative, la Arkta Oceano povas esti vidita kiel plej norda parto de la tut-enhava Monda Oceano.

Ĝi estas komplete ĉirkaŭita de Eŭrazio kaj Norda Ameriko, plejparte kovrita de flosglacio tra la tuta jaro[4] (kaj preskaŭ komplete en vintro), kvankam tiu ĉi maldikiĝis je 40% ekde 1950 kaj 2000. Kelkaj fakuloj antaŭvidas, ke post 50 jaroj la flosglacio tute malaperos dum somero.

Temperaturo kaj saleco de la Arkta Oceano ŝanĝiĝadas laŭ la sezonoj, pro la perioda fandiĝo kaj reglaciiĝo;[5] ĝia averaĝa saleco estas la plej malalta el ĉiuj mondaj oceanoj, pro la malforta vaporiĝo, la abunda enfluo de nesala akvo el riveroj (precipe danke al siberiaj riveroj), kaj pro mallarĝeco de la markoloj kiuj ligas ĝin al la aliaj oceanoj enhavantaj pli altan proporcion de saleco. La somera malpliiĝo de la glacio estis citita kiel de 50%.[1] La usona servo por neĝo kaj glacio nome National Snow and Ice Data Center (NSIDC) uzas satelitan informaron por havigi ĝisdatigitan registron de la arkta marglacia kovro kaj la proporcio de fandiĝo kompare al averaĝaj periodoj kaj specifaj pasintaj jaroj.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La Arkto estas areo ĉirkaŭ la Norda poluso. Super la Norda poluso en zenito brilas la konstelacio Granda Ursino. En la greka lingvo la vorto por urso estas αρκτος [ARKtos].

Dum multo de la eŭropa historio, la nordaj polusaj regionoj restis tre neesploritaj kaj ties geografio restis konjekta. Piteaso el Massilia registris rakonton de veturo norden en 325 a.K., al tero kiun li nomigis "Eskate Tule", kie la Suno nur aperis tri horojn ĉiutage kaj la akvo estis anstataŭita de frostita substanco "sur kiu oni povis nek piediri nek navigi". Li estis probable priskribante izolitajn marglaciajn montojn konataj nuntempe kiel "glacimontoj"; lia "Tule" estis probable Norvegio, kvankam oni sugestis ankaŭ la eblojn de la FeroojŜetlandoj.[6]

Mapo de Emanuel Bowen de la 1780-aj jaroj de Arkto montrante "Nordan Oceanon".

Komencaj kartografoj estis nesciaj ĉu desegni la regionon ĉirkaŭ la Norda Poluso kiel tero (kiel ĉe la mapo de 1507 de Johannes Ruysch, aŭ ĉe la mapo de 1595 de Gerardus Mercator) aŭ kiel akvo (kiel ĉe la monda mapo de 1507 de Martin Waldseemüller). La arda deziro de eŭropaj komercistoj por trovi nordan pasejon, nome la Norda Marvojo aŭ la Nordokcidenta Pasejo, al "Katajo" (Ĉinio) pro la evitinda marvojo, kaj la verko de mapistoj kiel en 1723 Johann Homann montris etendan "Oceanus Septentrionalis" ĉe la norda bordo de siaj mapoj.

La malmultaj ekspedicioj kiuj eniris multe trans la Arkta Cirklo en tiu epoko aldonis nur malgrandajn insuloj, kiaj tiuj de Nova Zemlo (11-a jarcento) kaj Svalbardo (1596), kvankam ĉar tiuj estis plej ofte ĉirkaŭitaj de glacigrundo, ties nordaj limoj ne estis klaraj. La produktantoj de marmapoj, pli konservemaj ol la pli entuziasmaj kartografoj, tendencis lasi la regionon blanka, kun nur fragmentoj de konataj marbodoj skizitaj.

Tiu manko de kono el kio kuŝas norde de la ŝanĝanta bariero de glacio vekis nombrajn konjektojn. En Anglio kaj en aliaj eŭropaj landoj, la mito de "Malferma Polusa Maro" pludaŭris. Sir John Barrow, dumlonge Dua Sekretario de la Britia admiralitato, helpis esploradon de la regiono el 1818 al 1845 serĉe de tio.

Fridtjof Nansen.

En Usono en la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj, la esploristoj Elisha Kane kaj Isaac Israel Hayes ambaŭ postulis esti vidintaj parton de tiu malfacile atingebla akvejo. Eĉ multe poste en la jarcento, la elstara fakulo Matthew Fontaine Maury inkludis priskribon de la Malferma Polusa Maro en sia lernolibro The Physical Geography of the Sea (1883). Tamen, ĉar ĉiuj esploristoj veturis pli kaj pli proksime al la indikita poluso, la polusa glacikovro estas tre dika, kaj pludaŭras la tutan jaron.

Fridtjof Nansen estis la unua kiu faris naŭtikan trapasadon de la Arkta Oceano, en 1896. La unua surfaca trapasado de la oceano estis kondukita de Wally Herbert en 1969, ĉe ekspedicio per hundosledo el Alasko al Svalbardo, kun elaera helpo.[7] La unua naŭtika transiro de la norda poluso estis farita en 1958 fare de la submarŝipo USS Nautilus, kaj la unua surfaca naŭtika transiro okazis en 1977 fare de la glacirompilo NS Arktika.

Ekde 1937, Sovetunio kaj poste Rusio havis surglaciajn staciojn kiuj etendis pristudis la Arktan Oceanon. Sciencaj setlejoj estis establitaj sur la glacia tavolo kaj portitaj milojn da kilometroj fare de la glaciflosaĵoj.[8]

En la Dua Mondmilito, la eŭropa regiono de la Arkta Oceano estis scenejo de militaj operacoj: nome Aliancanoj helpis la reliveradon de havaĵoj al Sovetunio tra ties nordaj havenoj, kio estis kontraŭata de la germanaj ŝipaj kaj aeraj fortoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Flosanta glacimonto je la rando de la Baffin-golfeta flosglacio.

La Arkta Oceano havas preskaŭcirklan formon, kaj ĝia areo - 14 056 000 km² - estas preskaŭ sama kiel tiu de Rusio. Ĝia marbordo longas 45 390 kilometrojn. Ĝin ĉirkaŭas Eŭropazio, Norda Ameriko kaj pluraj insuloj, inter kiuj plej elstaras Gronlando kaj Islando.

Laŭ la kutimaj difinoj, ĝi inkluzivas plurajn marojn kaj golfojn: nome la Bafina Golfo, la Barenca Maro, la Boforta Maro, la Ĉukĉa Maro, la Orientsiberia Maro, la Gronlanda Maro, la Hudsona Golfo, la Hudsona Markolo, la Karska Maro, la Lapteva Maro, la Blanka Maro kaj aliajn. Markolo de Nares (dane: Nares Strædet, angle: Nares Strait, france: Détroit de Nares) estas markolo en la Arkta Oceano, disdividanta nord-okcidenton de Gronlando kaj la insulon Ellesmere kaj liganta Bafinan Golfon kun la Maro de Lincoln.

Ĝi ligiĝas al la Pacifika Oceano tra la Beringa Markolo, kaj al la Atlantika Oceano tra la Maro de Gronlando kaj tra la Labradora Maro.

La landoj kiuj bordas al la Arkta Oceano estas la jenaj: Rusio, Norvegio, Islando, Gronlando, Kanado kaj Usono.

Etendo kaj ĉefaj havenoj

[redakti | redakti fonton]

Estas kelkaj havenoj ĉirkaŭ la Arkta Oceano, nome la jenaj:[9]

Aera foto de Barrow, Alasko.

En Alasko, la ĉefaj havenoj estas Barrow (71° 17′ 44″ N 156° 45′ 59″ U / 71.29556 °N, 156.76639 °U / 71.29556; -156.76639 (Barrow) (mapo)) kaj Prudhoe Bay (70° 19′ 32″ N 148° 42′ 41″ U / 70.32556 °N, 148.71139 °U / 70.32556; -148.71139 (Prudhoe) (mapo)).

En Kanado, ŝipoj povas ankri ĉe Churchill (58° 46′ 28″ N 094° 11′ 37″ U / 58.77444 °N, 94.19361 °U / 58.77444; -94.19361 (Port of Churchill) (mapo)) en Manitobo, Nanisivik (Nanisivik Naval Facility) (73° 04′ 08″ N 084° 32′ 57″ U / 73.06889 °N, 84.54917 °U / 73.06889; -84.54917 (Nanisivik Naval Facility) (mapo)) en Nunavuto,[10] Tuktoyaktuk (69° 26′ 34″ N 133° 01′ 52″ U / 69.44278 °N, 133.03111 °U / 69.44278; -133.03111 (Tuktoyaktuk) (mapo)) aŭ Inuvik (68° 21′ 42″ N 133° 43′ 50″ U / 68.36167 °N, 133.73056 °U / 68.36167; -133.73056 (Inuvik) (mapo)) en la Nordokcidentaj Teritorioj.

Gronlando

[redakti | redakti fonton]
Nuko elaera.

En Gronlando, la ĉefa haveno estas NuukNuko (64° 10′ 15″ N 051° 43′ 15″ U / 64.17083 °N, 51.72083 °U / 64.17083; -51.72083 (Nuuk Port and Harbour) (mapo)).

En Norvegio, Kirkenes (69° 43′ 37″ N 030° 02′ 44″ O / 69.72694 °N, 30.04556 °O / 69.72694; 30.04556 (Kirkenes) (mapo)) kaj Vardø (70° 22′ 14″ N 031° 06′ 27″ O / 70.37056 °N, 31.10750 °O / 70.37056; 31.10750 (Vardø) (mapo)) estas havenurboj ĉe la kontinenta tero. Ankaŭ estas Longyearbyen (78° 13′ 12″ N 15° 39′ 00″ O / 78.22000 °N, 15.65000 °O / 78.22000; 15.65000 (Longyearbyen) (mapo)) en la insulo Svalbardo ĉe la Frama Markolo.

En Rusio, ĉefaj havenurboj de diversaj marareoj estas la jenaj:

Ĉu malgranda oceano aŭ granda maro?

[redakti | redakti fonton]
Flosanta glacio en Arkto.

Notinde estas ke kelkaj homoj uzas la nomon "Arkta Maro" aŭ "Arkta Glacia Maro" anstataŭ "Arkta Oceano"[11]. Fakte, la Arkta Oceano estas multe pli malgranda ol la Hinda Oceano kaj multe pli granda ol la Korala Maro, la Araba Maro, la Kariba Maro, la Mediteraneo, la Sudĉina Maro ktp. La Internacia Hidrografia Organizo jam en 1953 elektis la rangon "oceano" por tiu akva etendaĵo[12].

Politika aparteno

[redakti | redakti fonton]
La ruĝa linio indikas la 10 °C-an izotermon en julio, kiu kutime difinas randon de arkta regiono.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Poseda stato de arkta teritorio.

Laŭ internacia juro, al neniu lando apartenas la norda poluso aŭ la regiono de la arkta oceano kiun ĝi ĉirkaŭas. La ŝtatoj ĉirkaŭ la Arkto, nome Rusio, Usono (pro Alasko), Kanado, Norvegio, kaj Danio (pro Groenlando), havas nur 370 kilometran regionon ekonomian ĉirkaŭ siaj marbordoj.[13] Post ratifo de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro (United Nations Convention on the Law of the Sea), ĉiu ŝtato havas dek jarojn por peti pli grandan regionon ol la 370-kilometran regionon.[14] Pro tio, Norvegio (ratifinta la konvencion en 1996[15]), Rusio (ratifinta en 1997[15], Kanado (ratifinta en 2003[15]) kaj Danio (ratifinta en 2004[15]) ekstaris projektojn por montri kiujn partojn devas aparteni al iliaj teritorioj.

Oceanografio

[redakti | redakti fonton]

En grandaj partoj de la Arkta Oceano, la supra tavolo (ĉirkaŭ 50 m) estas de malalta salenhavo kaj pli malalta temperaturo ol la cetero. Ĝi restas relative stabila, ĉar la salenhava efiko sur la denseco estas pli alta ol la temperatura efiko. Ĝi estas nutrata de la nesalakva alporto de la grandaj siberiaj kaj kanadaj riveroj (Obi, Jenisejo, Lena, Mackenzie), kies akvo preskaŭ flosas sur la pli salenhava, pli densa, pli profunda oceana akvo. Inter tiu malaltsalenhava tavolo kaj la kerno de la oceano kuŝas la tiel nomita haloklino, en kiu kaj salenhavo kaj temperaturo des pli pliiĝas kun pliiĝanta profundeco.

Pro sia relativa izolado el aliaj oceanoj, la Arkta Oceano havas unikan kompleksan sistemon de akvofluo. Ĝi estas klasita kiel mediteranea maro, kiu kiel “parto de la monda oceano kiu havas nur limigitan komunikadon kun la ĉefaj oceanbasenoj (nome la Pacifiko, Atlantiko, kaj Hinda Oceano) kaj kie la cirkulado estas hegemonia de termohalaj fortoj”.[16] La Arkta Oceano havas totalan volumenon de 18.07×106 km³, egale al ĉirkaŭ 1.3% de la Tutmonda Oceano. Ĉefa surfaca cirkulado estas hegemonie ciklona en la eŭrazia flanko kaj kontraŭciklona en la kanada baseno.[17]

Kopepodo.

Akvo eniras kaj el la Pacifika kaj el la Atlantika Oceanoj kaj povas esti dividata en tri unikaj akvamasoj. La plej profunda akvamaso estas nomata Arkta Fundakvo kaj ĝi ekas ĉirkaŭ 900 metrojn profunde.[18] Ĝi estas komponita el la plej densa akvo en la Tutmonda Oceano kaj ĝi havas du ĉefajn fontojn: Arktaŝilda akvo kaj Gronlandmara profunda akvo. Akvo de la ŝilda regiono kiu ekas kiel enfluo el la Pacifiko pasas tra la mallarĝa Beringa Markolo je averaĝa proporcio de 0.8 Sverdrups kaj atingas ĝis la Ĉukĉa Maro.[19] Dum la vintro, la malvarmaj ventoj el Alasko blovas super la Ĉukĉa Maro, frostigante la surfacan akvon kaj pelante tiun nove formitan glacion ele al la Pacifiko. La rapido de la glacidrivo estas ĉirkaŭ 1–4 cm/s.[20] Tiu procezo lasas densajn, salenhavajn akvojn en la maro kiu sinkas ĉe la kontinenta ŝildo en la okcidentan Arktan Oceanon kaj kreas haloklinon.[21]

Tiu akvo kuniĝas kun la Gronlandmara profunda akvo, kiu formiĝas dum la pasado de vintraj ŝtormoj. Ĉar temperaturoj ege draste malvarmiĝas en vintro, formiĝas glacio kaj intensa vertikala konvekcio ebligas ke la akvo iĝas sufiĉe densa por sinki sub la pli varma salenhava akvo sube.[18] La Arktaŝilda profunda akvo estas tre grava pro ties elfluo, kiu kontribuas al la formado de la Atlantika profunda akvo. La superturniĝo de tiu akvo ludas ŝlosilan rolon en tutmonda cirkulado kaj en moderado de klimato.

La Kanalo Kennedy.

En la profunda areo de 150–900 m temas pri akvamaso referencata kiel Atlantika Akvo. Enfluo el la Nordatlantika Marfluo eniras tra la Frama Markolo, malvarmigante kaj sinkiĝante por formi la plej profundan tavolon de la haloklino, kie gi cirklas la Arktan Basenon kontraŭhorloĝe. Tiu estas la plej granda volumena enfluo al la Arkta Oceano, egala al ĉirkaŭ 10 fojoj tiu de la Pacifika enfluo, kaj ĝi kreas la Arktoceana Limmarfluo.[19] Ĝi fluas malrapide, je ĉirkaŭ 0.02 m/s.[16] Atlantika Akvo havas la saman salenhavon kiel la Arkta Fundakvo sed ĝi estas multe pli varma (ĝis 3 °C). Fakte, tiu akvamaso estas pli varma ol la surfaca akvo, kaj restas merĝita nur pro la rolo de saleco en denseco.[16] Kiam akvo atingas la basenon ĝi estas pelita per fortaj ventoj en granda cirkla marfluo nome la Boforta Rondiro. Akvo de la Boforta Rondiro estas multe malpli salenhava ol tiu de la Ĉukĉa Maro pro la enfluo el la grandaj kanadaj kaj siberiaj riveroj.[21]

La fina difinita akvamaso en la Arkta Oceano estas nomata Arkta Surfaca Akvo kaj troviĝas el 150–200 m. La plej grava trajto de tiu akvamaso estas sekcio referencata kiel sub-surfaca tavolo. Ĝi estas produkto de Atlantika akvo kiu eniras tra kanjonoj kaj suferas intensan mikson en la Siberia Breto.[16] Kiam ĝi venas, ĝi malvarmigas kaj agas kiel varma breto por la surfaca tavolo. Tiu izolado tenas varma la Atlantikon Akvon el fandado de la surfaca glacio. Aldone, tiu akvo formas la pli rapidajn marfluojn de la Arkto, kun rapido de ĉirkaŭ 0.3-0.6 m/s.[16] Komplementante la akvon el la kanjonoj, kelko de la Pacifika akvo kiu ne sinkas al la breta regiono post esti pasante tra la Beringa Markolo kontribuas al tiu akvamaso.

Hudsona Markolo, Nunavuto, Kanado. Flava Nunavuto, helflava Gronlando, helverda Kebekio, helgriza Novtero kaj Labradoro, viola Manitobo, rozkoloraj Ontario kaj Nov-Skotio.

Akvoj kiuj originiĝas kaj en la Pacifiko kaj en la Atlantiko eliras tra la Frama Markolo inter Gronlando kaj Svalbardo, kiu estas ĉirkaŭ 2,700 m profunda kaj 350 km larĝa. Tiu elfluo estas ĉirkaŭ 9 Sv.[19] La larĝo de la Frama Markolo estas kio ebligas kaj por enfluo kaj elfluo en la Atlantika flanko de la Arkta Oceano. Pro tio, ĝi estas influata de la Koriolisforto, kiu koncentras elfluon al la Orientgronlanda Marfluo en la okcidenta flanko kaj enfluon de la Norvega Marfluo en la orienta flanko.[16] Ankaŭ la Pacifika akvo eliras laŭlonge de la okcidenta marbordo de Gronlando kaj la Hudsona Markolo (1-2 Sv), havigante nutraĵojn de la Kanada Arkipelago.[19]

Kiel jam notita, la procezo de glaci-formado kaj movado estas ŝlosila konduktilo en Arktoceana cirkulado kaj la formado de akvamasoj. Pro tiu dependo, la Arkta Oceano spertas variaĵojn pro sezonaj ŝanĝoj en la marglacia kovro. La marglacia movado estas la rezulto de venta perforto, kiu estas rilata al nombraj meteologaj kondiĉoj kiujn la Arkto suferas tra la tutan jaron. Por ekzemplo, la Boforta Anticiklono — nome etendo de la sistemo de la Siberia Anticiklono — estas premsistemo kiu kondukas al la anticiklona movado de la Boforta Rondiro.[17] Dum la somero, tiu areo de altaj premoj estas pelata eksteren pli proksime al sia Siberia kaj Kanada flankoj. Aldone, estas kresto de marnivela premo ĉe Gronlando kiu sendas fortajn nordenajn ventojn tra la Frama Markolo, faciligante la glacieksportadon. En la somero, la marnivelprema kontrasto estas pli malgranda, produktante pli malfortajn ventojn. Fina ekzemplo de movado de sezonprema sistemo estas la malaltprema sistemo kiu ekzistas super la Nordia kaj Barenca Maroj. Ĝi estas etendo de la Islanda Malaltaĵo, kiu kreas ciklonoceanan cirkuladon en tiu areo. La malaltaĵo ŝanĝas al la centro super la Norda Poluso en la somero. Tiuj ĉiuj variaĵoj en la Arkto kontribuas al la fakto ke glacidrivo atingas sian plej malfortan punkton dum la someraj monatoj. Estas ankaŭ pruvaro ke la drivo estas asocia kun la fazo de la Arkta Oscilado kaj la Atlantika multjardeka oscilado.[17]

Marglacio

[redakti | redakti fonton]
Markovro en la Arkta Oceano, montrante mezan kovron de 2005 kaj 2007 [22]

Multo de la Arkta Oceano estas kovrita de marglacio kiu varias laŭ etendo kaj dikeco laŭsezone. La ĉefa etendo de glacio estis malpliiĝanta ekde 1980 el averaĝa vintrovaloro de 15,600,000 km² je proporcio de 3% por jardeko. La sezonaj variaĵoj estas ĉirkaŭ 7,000,000 km² kun maksimumo en Aprilo kaj minimumo en Septembro. La marglacio estas tuŝita de ventoj kaj oceanaj marfluoj, kiuj povas movi kaj turni tre grandajn areojn de glacio. Ankaŭ leviĝas zonoj de kunpremo, kie la glacio amasiĝas kaj formas glacitavolon.[23][24][25]

Glacimontoj foje rompiĝas el la norda Insulo Ellesmere, kaj aliaj glacimontoj formiĝas el glaĉeroj en okcidenta Gronlando kaj tre fora nordorienta Kanado. Tiuj glacimontoj okazigas riskon de akcidentoj al ŝipoj, el kiuj tiu de la Titanic estas unu el la plej fama. Permafrosto troviĝas en plej da insuloj. La oceano estas praktike glacifermita el Oktobro al Junio, kaj la superstrukturo de ŝipoj estas limigita pro glaciformado el Oktobro al Majo.[9] Antaŭ la alveno de modernaj glacirompiloj, ŝiponavigado de la Arkta Oceano riskas esti kaptata aŭ premata de marglacio (kvankam la Baychimo drivis tra la Arkta Oceano senzorge kaj senhome dum jardekoj spite tiujn akcidentojn).

Ŝanĝoj en glacio inter 1990–1999.

Sub la influo de Kvaternara glaciiĝo, la Arkta Oceano estas enhavata en polusa klimato karakterizata de persista malvarmo kaj relative mallarĝaj jaraj temperaturaj gamoj. Vintroj estas karakterizataj de polusa nokto, ekstrema malvarmo, oftaj malalt-nivelaj temperaturaj ŝanĝoj, kaj stabilaj veterkondiĉoj.[26] Ciklonoj estas nur komuna en la Atlantika flanko.[27] Someroj estas karakterizataj de konstanta taglumo (noktomeza suno), kaj temperaturoj povas plialtiĝi super la fandopunkto (0 °C (32 ). Ciklonoj estas pli oftaj en somero kaj povas okazigi pluvonneĝon.[27] Nubas la tutan jaron, kun ĉefa nubokovro gama el 60% en vintro al 80% en somero.[28]

La temperaturo de la surfaco de la Arkta Oceano estas sufiĉe konstanta, ĉe la frostopunkto de marakvo. Ĉar la Arkta Oceano konsistas el salakvo, la temperaturo devas atingi −1.8 °C (28.8 ) antaŭ okazo de frostiĝo.

La denseco de mara akvo, kontraste al nesala akvo, pliiĝas laŭ ĝi alproksimiĝas al la frostopunkto kaj tiele ĝi tendencas alprofundiĝi. Ĝenerale necesas ke ĉirkaŭ 100–150 m el la oceana akvo malvarmiĝas ĝis la frostopunkto por ke formiĝu glacitavolo.[29] En vintro la relative varma oceana akvo okazigas moderan influon, eĉ se kovrita de glacitavolo. Tiu estas unu tialo kial la Arkto ne suferas la ekstremajn temperaturojn viditajn en la Antarkta kontinento.

Estas konsiderinda laŭsezona variado en kioma glacitavolo el la Arkta glacitavolo kovras la Arktan Oceanon. Multo de la Arkta glacitavolo estas ankaŭ kovrita de neĝo dum ĉirkaŭ 10 monatoj de la jaro. La maksimuma neĝokovro estas en Marto aŭ Aprilo — ĉirkaŭ 20 al la 50 cm super la frostita oceano.

La klimato de Arkta regiono ege variis en la pasinto. Tiom ĵuse kiom antaŭ 55 milionoj da jaroj, dum la Paleocen–Eocena Termika Maksimumo, la regiono atingis averaĝan jaran temperaturon de 10-20 C.[30] La surfacaj akvoj de la plej norda[31] Arkta Oceano varmiĝas, laŭsezone almenaŭ, sufiĉe por subteni tropikajn vivoformojn[32] postulante surfacajn temperaturojn de ĉirkaŭ 22 C.[33]

Animaloj kaj plantoj

[redakti | redakti fonton]
Tri blankaj ursoj alproksimiĝas al submarŝipo USS Honolulu (SSN-718) proksime de la Norda Poluso.

Endanĝeritaj marspecioj de la Arkta Oceano estas blankaj ursoj, rosmaroj kaj balenoj. Ankaŭ fokoj abundas. La areo havas vundeblan ekosistemon kiu malrapide ŝanĝiĝas kaj malrapide rekuperiĝas el disrompoj aŭ damaĝoj.[9] Hararmeduzoj estas abundaj en la akvoj de Arkto, kaj la bendofoledo estas la nura specio de foledo kiu vivas en la oceano.

La Arkta Oceano havas relative malmulte da plantovivo escepte ĉe fitoplanktono.[34] Fitoplanktono estas ŝlosila parto de la oceano kaj estas amasaj kvanto el tio en la Arkto, kie ili manĝas nutrientojn el riveroj kaj el marfluoj de Atlantiko kaj Pacifiko.[35] Dum somero, la suno estas ekstere tage kaj nokte, tiele ebligante ke la fitoplanktono fotosintezas dum longaj tempoperiodoj kaj reproduktiĝas rapide. Tamen, la malo veras en vintro kiam ili luktas por havi sufiĉan lumon por survivi.[35]

Mediaj koncernoj

[redakti | redakti fonton]

La Arkta glacitavolo malpliiĝas, kaj dum jaroj estas sezona truo en la ozona tavolo.[36] La malpliiĝo de la areo de la Arkta marglacio malpliigas ankaŭ la averaĝan albedon de la planedo, eble rezulte en tutmonda varmiĝo en pozitiva reciproka mekanismo.[25][37] Esplorado montris ke la Arkto povas iĝis senglacia por la unua fojo en la homa historio post kelkaj jaroj aŭ ĉirkaŭ 2040.[38][39] Ĉirkaŭkalkuloj varias por alproksimiĝi al kiam estis la lasta fojo ke Arkto iĝis senglacia: antaŭ 65 milionoj da jaroj kiam fosilioj indikas ke plantoj ekzistis tie ĝis tiom ĵuse kiom ĝis antaŭ 5,500 jaroj; glacio kaj la oceanaj kernoj datas el antaŭ 8000 jaroj ĉe la lasta varma periodo de Holoceno aŭ antaŭ 125,000 dum la lasta intraglacia periodo.[40]

Varmiĝantaj temperaturoj en Arkto povas okazigi ke grandaj kvantoj de nesala fandakvo eniros en nordan Atlantikon, eble ŝanĝante la tutmondajn modelojn de marfluoj. Eventuale povus sekvi drastaj ŝanĝoj en la klimato de la Tero.[37]

Ĉar la etendo de la marglacio malpliiĝas kaj la marnivelo plialtiĝas, la efiko de ŝtormoj kiaj la Granda Arkta Ciklono de 2012 en malfermaj akvoj pliiĝas, same kiel ebligas ke la salakvo damaĝos vegetaĵaron en marbordoj de lokoj kiaj la riverdelto de la rivero Mackenzie aŭ ke fortegaj ciklonaj tajdegoj iĝos pli oftaj.[41]

Grandaj almaraj riveroj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Michael Pidwirny (2006). "Introduction to the Oceans". www.physicalgeography.net. Arkivita el la originalo la 9an de Decembro 2006. [1] Alirita la 29an de Majo 2016.
  2. Tomczak, Matthias. (2003) Regional Oceanography: an Introduction, 2‑a eldono, Daya Publishing House. ISBN 81-7035-306-8. Arkivigite je 2007-06-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-30. Alirita 2016-05-28 .
  3. 'Arctic Ocean' - Encyclopædia Britannica. Alirita 2012-07-02 . “As an approximation, the Arctic Ocean may be regarded as an estuary of the Atlantic Ocean.”.
  4. Ekde la komenco de la 21a jarcento, marglacio kovras nur 1/3 al 1/2 de la surfaco de la Arkta Oceano ĉe la somerfino.
  5. Some Thoughts on the Freezing and Melting of Sea Ice and Their Effects on the Ocean K. Aagaard kaj R. A. Woodgate, Polar Science Center, Applied Physics Laboratory University of Washington, Januaro 2001. Alirita la 7an de Decembro 2006.
  6. Pytheas Arkivigite je 2008-09-18 per la retarkivo Wayback Machine Andre Engels. Alirita la 16an de Decembro 2006.
  7. Channel 4, "Sir Wally Herbert dies" 13a de Junio 2007[rompita ligilo]
  8. North Pole drifting stations (1930s–1980s)
  9. 9,0 9,1 9,2 CIA World Fact Book: Arctic Ocean. Alirita la 11an de Novembro 2013.. Arkivita el la originalo je 2018-07-05. Alirita 2017-04-18 .
  10. Backgrounder – Expanding Canadian Forces Operations in the Arctic. Arkivita el la originalo je 2008-08-11. Alirita 2007-08-17 . Arkivigite je 2008-10-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-08. Alirita 2017-04-18 .
  11. Ekzemple: Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo - FAO Major Fishing Areas - Arctic Sea angle
  12. International Hydrografic Organization - Limits of oceans and seas Arkivigite je 2011-10-08 per la retarkivo Wayback Machine - 3a eldono, 1953 angle
  13. angle news.yahoo.com
  14. United Nations Convention on the Law of the Sea (Annex 2, Article 4). Alirita 2007-07-26 .
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 http://www.un.org/Depts/los/reference_files/status2007.pdf
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 [Regional Oceanography: An Introduction. Tomczak, Godfrey. Alirita la 18an de Novembro 2013.]
  17. 17,0 17,1 17,2 [Descriptive Physical Oceanography. Talley, Pickard, Emery, Swift. Alirita la 2an de Novembro 2013.]
  18. 18,0 18,1 Tomczak.
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 Arctic Ocean Circulation: Going Around at the Top of the World. Alirita la 20an de Aprilo 2017.
  20. Talley, Pickard, Emery, Swift.
  21. 21,0 21,1 Polar Discovery: Arctic Ocean Circulation. Alirita la 20an de Aprilo 2017.
  22. Continued Sea Ice Decline in 2005 [2] 7a de Oktobro, 2006. Robert Simmon, Earth Observatory, kaj Walt Meier, NSIDC. Alirita la 7an de Decembro 2006.
  23. Sea Ice Index. Nsidc.org. Retrieved on 2011-03-06.
  24. Universitato de Ilinojso ĉe Urbana–Champaign Polar Sea Ice Cap and Snow – Cryosphere Today Arkivigite je 2011-02-23 per la retarkivo Wayback Machine. Arctic.atmos.uiuc.edu (2007-09-23). Alirita en 2011-03-06.
  25. 25,0 25,1 (16a de Oktobro 2014) “Commercial Arctic shipping through the Northeast Passage: Routes, resources, governance, technology, and infrastructure”, Polar Geography. doi:10.1080/1088937X.2014.965769. 
  26. Serreze, Mark C. (2014) The Arctic Climate System, 2‑a eldono, New York: Cambridge University Press, p. 168–172. ISBN 978-1-107-03717-5.
  27. 27,0 27,1 (2008) “Arctic climate change as manifest in cyclone behavior”, Journal of Climate 21. doi:10.1175/2008JCLI2366.1. 
  28. Serreze, Mark C. (2014) The Arctic Climate System, 2‑a eldono, New York: Cambridge University Press, p. 56–59. ISBN 978-1-107-03717-5.
  29. NSIDC sea ice. Arkivita el la originalo je 17a de Januaro 2010. Alirita 2010-02-10 . Arkivigite je 2010-01-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-17. Alirita 2017-04-21 .
  30. Shellito, C.J. (2003). “Climate model sensitivity to atmospheric CO2 levels in the Early-Middle Paleogene”, Palaeogeography, Palaeoclimatology, Palaeoecology 193 (1), p. 113–123. doi:10.1016/S0031-0182(02)00718-6. 
  31. Estis rekuperitaj borilaĵoj el la Lomonosova Kresto, je 87°N
  32. nome dinoflagelatoj Apectodinium augustum
  33. Sluijs, A. (2006). “Subtropical Arctic Ocean temperatures during the Palaeocene/Eocene thermal maximum”, Nature 441 (7093), p. 610–613. doi:10.1038/nature04668. 
  34. Microbes flourish under Arctic sea ice; Scientists shocked to find phytoplankton thriving under frozen surface Arkivigite je 2012-06-10 per la retarkivo Wayback Machine 28a de Julio, 2012; Vol.182 #2 (p. 17) Science News
  35. 35,0 35,1 Physical Nutrients and Primary Productivity Professor Terry Whiteledge. National Oceanic and Atmospheric Administration. Alirita la 7an de Decembro 2006.
  36. Clean Air Online – Linking Today into Tomorrow[rompita ligilo]
  37. 37,0 37,1 Earth – melting in the heat? Richard Black, 7a de Oktobro 2005. BBC News. Alirita la 7an de Decembro 2006.
  38. Russia the next climate recalcitrant Peter Wilson, 17a de Novembro 2008, The Australian. Alirita la 3an de Novembro 2017.
  39. When will the Arctic lose its sea ice?. National Snow & Ice Data Center (Majo 2011). Alirita 3a de Novembro 2016 .
  40. Has the Arctic Ocean always had ice in summer?. National Snow & Ice Data Center (Februaro 2012). Alirita 2a de Novembro 2016 .
  41. Lauren Morello. "Warmer Arctic with Less Ice Increases Storm Surge", 5a de Marto, 2013. Kontrolita 8a de Marto, 2013.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Neatby, Leslie H., Discovery in Russian and Siberian Waters 1973 ISBN 0-8214-0124-6
  • Ray, L., kaj Bacon, B., eld., The Arctic Ocean 1982 ISBN 0-333-31017-9
  • D.A. Rothrock, Y. Yu kaj G.A. Maykut, «Thinning of the Arctic Sea-Ice Cover», Geophysical Research Letters, vol. 26, no 23,‎ 1a de decembro 1999.
  • Secrétariat des Nations Unies, «Mémoire sur le régime de la haute mer dans la doctrine et la pratique de l'union soviétique», Assemblée générale des Nations Unies,‎ 21a de novembro 1950.
  • Thorén, Ragnar V. A., Picture Atlas of the Arctic 1969 ISBN 0-8214-0124-6
  • Weller G, Anderson P, Bronwen W. eld. (1999.) Preparing for a Changing Climate. Center for Global Change and Arctic System Research. Fairbanks Alaska: University of Alaska.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arctic Ocean en la angla Vikipedio.