Nordia Milito 1655-1660
Nordia Milito 1655-1660 | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Fotomontaĵo
| |||||||
konflikto | |||||||
| |||||||
Forto | |||||||
Karolo la 10-a Gustavo de Svedio Friedrich Wilhelm de Brandenburgio |
Johano la 2-a Kazimiro de Pollando-Litovio Frederiko la 3-a de Danio kaj Norvegio Rusio Aŭstrio | ||||||
La Nordia milito aŭ Nordiaj militoj de 1655 ĝis 1661) (litove Šiaurės karas, germane zweiter Nordischer Krieg, pole Druga Wojna Północna, Dua Nordia Milito, svede Nordiska krigen) estas nomo uzata por serio de konfliktoj inter Svedio kaj ties kontraŭantoj Pola-Litova Unio (Potopo, 1655–1660), Rusio (1656–1661), Prusio respektive la Margraflando Brandenburgio (1657–1660), la Sankta Romia Imperio, aparte Aŭstrio (1657–60) kaj Danio-Norvegio (1657–1658, 1658–1660) - pri la politika hegemonio en nordorienta Eŭropo, ĉefe en Baltio. La sama milito estas aludita diference en diversaj naciaj lingvoj: ekzemple en Pollando Potopo foje estas nomo por la serio de militoj kontraŭ Svedio, Brandenburgio, Rusio, Transilvanio kaj la Kozakoj. En tiuj konfliktoj Britio estis ĉiam aliancano de Svedio dum la Nederlanda Respubliko ofte partoprenis kontraŭ Svedio. La milito(j) de inter 1655 ĝis 1661 videblas kiel parto de militaro pri la hegemonio en nordorienta Eŭropo de la 16-a ĝis 18-a jarcentoj, kiu estas klasigata per la termino "Nordiaj militoj".[1]
La militoj
[redakti | redakti fonton]- Potopo, Sveda diluvo - Svedio kontraŭ Pola-Litova Unio
- Rus-Sveda Milito (1656–1658)
- Dan-Sveda Milito (1657-1658)
- Prus-Sveda Milito (1657-1660)
- Dan-Sveda Milito (1658–60)
- Nederland-Sveda Milito (1658-1660)
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 1655: Svedio, profitante oportunon oferitan de Rusio pro ties parta invado de la Pola-Litova Unio, invadis la alian duonon kiel klopodo kontroli la transan bordon de la Balta Maro.
- 1656: Rusio deklaris militon kontraŭ Svedio, batalo de Varsovio (1656).
- 1657: La Sankta Romia Imperio kaj Danio-Norvegio deklaris militon kontraŭ Svedio.
- 1658: La Sankta Romia Imperio ĉesis lukti.
- 1658: La tielnomata "Marŝo tra la Beltoj"
- 1658: Danio subskribis la traktaton de Roskilde kun Svedio.
- 1658: Svedio rompis la traktaton de Roskilde kun Danio, kaj sekve la Nederlandanoj detruis la Svedian floton.
- 1659: La svedia atako al Kopenhago estis repuŝita.
- 1659: Nederlandanoj liberigis la Daniajn Insulojn.
- 1660: Danio subskribis la Traktaton de Kopenhago kun Svedio.
- 1660: Pola-Litova Unio subskribis la Traktaton de Oliva kun Svedio.
- 1660: La Sankta Romia Imperio kaj Norvegio ĉesis lukti.
- 1661: Rusio subskribis la Traktaton de Kardis kun Svedio.
- 1674: Svedio invadis kaj okupis Brandenburgion post provoko de Ludoviko la 14-a.
- 1675: Svedio estis forigita el Brandenburgio post la batalo de Fehrbellin.
- 1678: Svedio invadis kaj okupis Duklandon Prusio sed ties armeo estis detruita dum la Granda Sledokampanio.
Pactraktatoj
[redakti | redakti fonton]- Traktato de Roskilde kun Danio (26-an de Februaro 1658)
- Traktato de Oliva kun Pollando (23-an de Aprilo 1660)
- Traktato de Kopenhago kun Danio (27-an de Majo 1660)
- Traktato de Kardis kun Rusio (21-an de Junio 1661)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ komparu la vorton Nordio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la eldono de 2002, presita eldono, paĝo 790
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Nordiaj militoj
- Militoj de la 17-a jarcento
- Militoj de Svedio
- Militoj de Danio
- Militoj de Norvegio
- Militoj de Pollando
- Militoj de Litovio
- 17-a jarcento en Svedio
- 17-a jarcento en Danio
- 17-a jarcento en Norvegio
- 17-a jarcento en Pollando
- 17-a jarcento en Litovio
- 17-a jarcento en Prusio
- Konfliktoj en 1650-1659
- Konfliktoj en 1660-1669