Nordokcidenta korvo
Nordokcidenta korvo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nordokcidenta korvo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Corvus caurinus (Baird, 1858) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nordokcidenta korvo (Corvus caurinus) estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj kiu estas indiĝena de la nordokcidento de Nordameriko.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas tutnigra birdo tre simila al la plej okcidentaj formoj de la disvastigata Larĝbeka korvo (Corvus brachyrhynchos) sed ĝi estas iomete pli malgranda (33-41 cm longa) kaj havas proporcie pli malgrandajn piedojn kun iom pli svelta beko. La alvokoj estas signife diferencigaj kaj ofte utilas por identigi ilin.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Tiu nordamerika specio loĝas, kiel la nomo sugestas, el la nordokcidentaj marbordaj regionoj kaj insuloj de suda Alasko, suden tra Brita Kolumbio kaj Vaŝingtonio. La ĉefaj manĝareoj estas strandoj kaj marbordoj. Ili povas esti vidataj en kaj ĉirkaŭ urbaj areoj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Dieto
[redakti | redakti fonton]Tre simila al tiu de la Fiŝkorvo; la Nordokcidenta korvo manĝas surstranditajn fiŝojn, mariskojn, krabojn kaj mitulojn, kaj ankaŭ plukas en rubujoj. Ili estis vidataj flugante forlasi mitulojn sur malmolajn surfacojn por rompi kaj malfermi ilin. Ili regule ankaŭ manĝas insektojn, aliajn senvertebrulojn kaj variajn fruktojn (ĉefe berojn). Ili rabas nestojn de aliaj birdoj por manĝi ovojn kaj birdidojn. Oni scias ke ili trempas pecojn de pano en akvo.
Predantoj
[redakti | redakti fonton]Nekompleta listo inkludas katojn, lavursojn, rabobirdojn kaj la Komuna korako. Tiu korvoj ofte ariĝas en grandaj grupoj por ĉikani tiujn predantojn.
Nestumado
[redakti | redakti fonton]Ĝenerale soleca, sed foje oni konstruas neston asocie kun aliaj individuoj en etaj, izolitaj kolonioj en arboj aŭ foje en grandaj arbustoj. Tre rare, ili nestumas en klifoj en kornico aŭ eĉ surgrunde en malproksima areo protekte de roko. Temas pri tipa korvonesto kun 4-5 ovoj.
Voĉo
[redakti | redakti fonton]La voĉo estas tre varia, kaj ili faras multajn tipojn de alvokoj, sed la plej komuna estas kutime priskribita kiel altatona "kaŭ" kaj la sono de korko elirante el botelo. Dumfluge ili faras ian "ŭok-ŭok-ŭok" se oni malfruas malantaŭ la grupo, kaj ankaŭ oni aŭdas variajn klakojn kaj mekanikajn sonojn tintilajn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Corvus caurinus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 9a Majo 2006. Malplej zorgiga
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoligoj
- Piedirante surgrunde
- Ripoze sur rail
- Urba birdo piedirante sur pavimo Arkivigite je 2004-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Kranio de Nordokcidenta korvo Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotaro de Nordokcidenta korvo
Sonligoj
- Alvoko de Nordokcidenta korvo (du birdoj) Arkivigite je 2005-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
Filmoligoj
- Filmoj de Corvus caurinus ĉe Interreta Birdokolekto
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Nordokcidentaj korvoj manĝante arakidojn dise surherbe. Notu makulan aspekton pro plumoŝanĝado. For de tiu epoko, la plumaro estas unukolora kaj brilnigra.
-
Nordokcidentaj korvoj surneĝe montrante tipan plumaron.
-
Nordokcidentaj korvoj manĝante panerojn.
-
Indikilo dum la reprodukta sezono de Nordokcidenta korvo en Sidney, British Columbia.
-
Nordokcidenta korvo en herboĝardeno de la urbodomo de Sidney.
-
Nordokcidenta korvo kun donacita manĝaĵo.
-
Manĝinta Nordokcidenta korvo atendas plie.
-
Ido de Nokc korvo falita el arbo. Li foriros poste.