Saltu al enhavo

Nordokcidento de Vjetnamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordokcidento de Vjetnamio
Regiono
regiono de Vjetnamio [+]

LandoVjetnamio
- koordinatoj21° 33′ 0″ N, 104° 30′ 0″ O (mapo)21.55104.5Koordinatoj: 21° 33′ 0″ N, 104° 30′ 0″ O (mapo)


Nordokcidento de Vjetnamio (Tero)
Nordokcidento de Vjetnamio (Tero)
situo de la regiono en Vjetnamio

Nordokcidento de Vjetnamio (Vjetnamio)
Nordokcidento de Vjetnamio (Vjetnamio)
DEC

Map
Nordokcidento de Vjetnamio
Vikimedia Komunejo:  Northwest (Vietnam) [+]
vdr

La regiono Nordokcidento (vjetname Tây Bắc) de Vjetnamio, kiel facile diveneblas, estas la plej nordokcidenta el la regionoj de Vjetnamio. Ĝi enhavas kvar internajn (malmarajn) provincojn en la nordokcidenta parto de Vjetnamio: Điện Biên, Hòa Bình, Lai Châu kaj Sơn La. Du el ili limas al Laoso kaj unu limas al Ĉinio. Tiu teritorio ampleksas proksimume 37 412 kvadratajn kilometrojn. Foje ankaŭ kunkalkuliĝas la pli orientaj provincoj Lào Cai kaj Yên Bái - kun ili la teritorio ampleksas 50 681 kvadratajn kilometrojn.

Provincoj

[redakti | redakti fonton]
Statistiko de Tây Bắc[1]
provinco ĉefurbo loĝantaro
(2009)
loĝantaro
(2012)
loĝantaro
(2015)
areo
(km²)
loĝdenso
(/km²)
Điện Biên Dien Bien Phu 459 100 519 300 547 800 9562 57
Hòa Bình Hòa Bình 820 400 806 100 824 300 4608 179
Lai Châu Lai Châu 319 900 397 500 425 100 9068 47
Sơn La Sơn La 1 007 500 1 134 300 1 182 400 14 174 83
la du pli orientaj provincoj
provinco ĉefurbo loĝantaro
(2009)
loĝantaro
(2012)
loĝantaro
(2015)
areo
(km²)
loĝdenso
(/km²)
Lào Cai Lào Cai 613 075 646 800 674 500 6383 106
Yên Bái Yên Bái 740 905 764 400 792 700 6886 115

Referencoj

[redakti | redakti fonton]