Saltu al enhavo

Noto (tiparo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri tiparo nomita "Noto". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Noto (apartigilo).
Noto Sans en diversaj skriboj

Noto estas tipara superfamilio de Google farita por uzado en kiel eble plej multaj diversaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Ĝiaj tiparoj sume entenas pli ol 60 000 signojn. En julio 2014 elŝuteblis jam 96 tiparoj. Ĝi ankaŭ enhavas emoĝiojn. Tiujn emoĝiojn uzas de multaj serviloj de Google[1].

La tiparoj libere disponeblas sub la Permesilo Apache[2] kaj la licenco SIL Open Font.

Noto estis desegnita por subteni ĉiujn skribojn laŭ la Unikodo-normo por atingi videblan harmonion inter multnombraj lingvoj/skriboj. Ĝiaj ĉefaj subfamilioj estas la senserifa Noto Sans, la serifa Noto Serif, la egalpaŝa Noto Mono. Same kiel Open Sans, ĝi devenas de la Droid-tiparo[3].

Noto kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Google elektis la nomon Noto por eviti ĥaosan tiparan aspekton al diversaj skriboj[3]. Ĝi celis krei harmonion inter la skriboj, iel kiel Esperanto celas krei harmonion en la interlingva komunikado. Oni foje nomas la tiparon Noto "la Esperanto de tiparoj" ĉar ĝi provas bone funkcii por la verkado de ĉiu kulturo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
(angla) Du tiparoj Noto por Esperanto (elŝuteblaj)
(angla) Noto fonts download (elŝuti tiparon Noto)
(angla) Noto en Google Code

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (angla) Mizra, Tanvi, Can Google Build A Typeface To Support Every Written Language?. (Ĉu Google scias krei tiparon kiu subtenas ĉiun skribitan lingvon?), NPR, la 3-an de aŭgusto 2014, alirite la 15-an de novembro 2019.
  2. https://github.com/googlefonts/noto-fonts
  3. 3,0 3,1 (angla) Pri la tiparo NOTO.