Nottertal-Heilinger Höhen
Nottertal-Heilinger Höhen | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
kampara komunumo • urba komunumo de Germanio | ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Unstrut-Hainich | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 036021, 036043 | |||||
Poŝtkodo | 99994 | |||||
Aŭtomobila kodo | UH | |||||
Oficiala Municipokodo | 16064077 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Hans-Joachim Roth (ekde 2019, do ekde la ekesto) | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 5899 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 14′ N, 10° 39′ O (mapo)51.237510.655555555556Koordinatoj: 51° 14′ N, 10° 39′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 243 m | |||||
Areo | 75,96 km² | |||||
Nottertal-Heilinger Höhen [NOtata:l HAJlinga HÖen] estas urba komunumo en Germanio, kiu ekestis komence de 2019 per fuzio de la antaŭe memstaraj komunumoj Bothenheilingen, Issersheilingen, Kleinwelsbach, Neunheilingen, Obermehler kaj la urba komunumo Schlotheim. Ĝi troviĝas en la distrikto Unstrut-Hainich de la federacia lando Turingio, kaj iusence estas la sekvaĵo de antaŭa komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schlotheim. En la komunumaro membris ankoraŭ la loĝlokoj Körner kaj Marolterode, kiuj formale daŭre konsideratas komunumoj, sed administratas en la nova komunumo Nottertal-Heilinger Höhen, ĉar la vivteno de propra kompleta administrejo estus tro multekosta. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5899 loĝantojn. Centra loko de la komunumo estas la antaŭe urba loĝloko Schlotheim.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]![]() ŝnurfara muzeo en la komunumoparto Schlotheim |
trabfaka domo en la komunumoparto Mehrstedt |
kirko "Martin Luther" en Hohenbergen |
![]() eksa ventmuelejo en Schlotheim |
|