Nový York
Nový York | |
germane Newyork | |
domaro | |
Vido al domaro Nový York de oriento
| |
Oficiala nomo: Nový York | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Jindřichův Hradec |
Administra municipo | Suchdol nad Lužnicí |
Historia regiono | Bohemio (ĝis la jaro 1920 Malsupra Aŭstrio) |
Parto de | Okcidenta Vitorazio |
Situo | Nový York |
- koordinatoj | 48° 53′ 17″ N 14° 54′ 23″ O / 48.88806 °N, 14.90639 °O (mapo) |
Loĝantaro | 14 (2021) |
Baseno | Baseno Třeboň |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Portalo pri Ĉeĥio |
Nový York (germane Newyork) estas domaro en Ĉeĥio, parto de urbo Suchdol nad Lužnicí en distrikto Jindřichův Hradec en regiono de Okcidenta Vitorazio. Ĝi apartenas al Suchdol kiel unu el bazaj setlejunuoj de ĝia loka parto Tušť. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 14 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La somaro situas sur teritorio de Okcidenta Vitorazio. Ĝis la jaro 1296 la tuta Vitorazio estis (inkluzive de pli granda orienta parto, kiu estas ĝis hodiaŭ konsisto de Aŭstrio) konsisto de Bohemio. Poste konkeris ĝin Habsburgoj kaj post pli ol ses jarcentoj ĝi apartenis al Malsupra Aŭstrio, escepte de mallongaj periodoj dum regado de Johano de Luksemburgo kaj Jiří z Poděbrad. Nur post la unua mondmilito tiu ĉi teritorio estis alligita al nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio. La alligo de Okcidenta Vitorazio okazis la 31-a de julio 1920 pro leĝo 450/1920 Sb.
Sed la nomo de domaro evidente ne devenas el la jaro 1920 kiel esprimo de danko al okcidentaj potencoj por alligo de tiu ĉi teritorio al Ĉeĥoslovakio, ĉar ĝi troviĝas en maldekstraborda parto de akvejo de rivero Dračice komune kun proksimaj lokoj Paříž (germane: Paris), sur dislimejo de Tušť kaj la najbara municipo Rapšach, kaj (Malý kaj Velký London, aŭ Londýn, (germane: London) en Rapšach sur la mapo nenur en periodo inter la unua kaj la dua mondmilitoj
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2021 | 14 |
|