Novembro de 2006
Aspekto
(Alidirektita el Novembro 2006)
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | |||
aranĝo de 2006 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum novembro de 2006.
Ĵaŭdo, 30-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Papo Benedikto la 16-a en Istanbulo, Turkio.
- La unuaj du aviadiloj Su-30MK2 estas liveritaj al Venezuelo kadre de la la granda programo, laŭ kiu la amerika lando ekhavos 24 tiajn flugmaŝinojn. La rusiaj aviadiloj ŝanĝos usonajn F-16 nun uzatajn en la venezuela armeo.
Merkredo, 29-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Mortis Allen Carr, verkisto de memhelp-libroj.
Mardo, 28-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Rafael Correa estis elektita nova prezidento de Ekvadoro.
Vendredo, 24-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Malfermo de ekspozicio en Kievo pri holodomoro, sekretaj dokumentoj el 1933.
Ĵaŭdo, 23-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Nokte mortas Aleksandr Litvinenko, iama spiona agento de KGB, ekde 2001 loĝinta en Britio. Li akuzis en siaj lastaj frazoj la rusian registaron kaj prezidenton Putin mem. Ili rifuzas tion kaj nomas "politika provoko". Litvinenko mortas verŝajne pro polonio-veneno.
Mardo, 21-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Libana ministro Pierre Gemayel, kristano, estis murdita per atenco. Tio ekstreme akrigis kontraŭstaron inter diversaj konfesioj de la ŝtato.
- Volkswagen anoncas estonte nur en Germanio produkti la Golf-aŭton. Tial en la belga VW-fabriko en Vorst 3500 ĝis 4000 laboristoj estos maldungitaj.
- Registaroj de Sirio kaj Irako interkonsentis pri restarigo de diplomatiaj rilatoj, kiuj estis rompitaj en 1982 pro la milito inter Irako kaj Irano (1980-1988), en kiu Sirio subtenis Iranon.
- Mortis 90-jaraĝa Hassan Gouled Aptidon eks-Prezidento de Ĝibutio (1977-1999)
Lundo, 20-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Eŭropa Komisiono proponas malpermeson pri importo kaj komerco de hundaj kaj kataj peltoj en la Eŭropa Unio. Tiuj peltoj ofte alvenas el Azio kiel sintezaj peltoj.
Sabato, 18-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Geedziĝa festo de Tom Cruise kaj Katie Holmes en Bracciano, Italio, laŭ scientologia rito.
- Konferenco de Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro komenciĝis ĉe Hanoi.
Vendredo, 17-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Mortis Ferenc Puskás, fama hungara futbalisto.
Ĵaŭdo, 16-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Mortis Milton Friedman, ekonomikisto.
Merkredo, 15-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Al-Ĝazira ekis televidi ankaŭ en la angla.
- Je maro proksima al Kurilaj insuloj, 20:15 laŭ loka tempo, okazis tertremo kaj okazigis cunamon. Japana Meteologia Agentejo avertis cunamon al Pacifikaj marbordoj de Hokkajdo. Nemuro registris cunamon je 40cm.
Mardo, 14-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Brita naftoesplora firmao trovas tergason ĉe la hungara vilaĝo Penészlek.
- Kartvela prezidento Miĥail Saakaŝvili elpaŝas kiel honora gasto en Eŭropa parlamento. Oni atendis de li komentojn pri la lastaj okazaĵoj en Kartvelio kaj ĉirkaŭ ĝi. Kartvelio planas iam aliĝi al EU kaj NATO.
Dimanĉo, 12-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- En memproklamita ŝtato Sud-Osetio okazas referendumo pri sendependiĝo kaj prezidentaj elektoj. Je 16:00 voĉdonis du trionoj de voĉdonantoj.
Vendredo, 10-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Iĝis konate, ke NATO planas pligrandigi elspezojn por spiona agado ĉe la limoj de Rusio. Interalie temas pri investo de 3,3 miliardoj da dolaroj en sistemon AGS. La planojn diskutos reprezentantoj de la membroŝtatoj dum sia kunveno en Rigo.
- Kartvela ministro de defendo Irakli Orkuaŝvili estas eksigita. De nun li estros la ministerion pri ekonomia evoluo. La antaŭan postenon de Okruaŝvili okupos David Kezeraŝvili, antaŭe estrinta financan policon. Okruaŝvili famiĝis kiel militema politikisto, promesinta "renkonti la novan 2007-an jaron en Cĥinvalo".
Ĵaŭdo, 9-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Mortis Markus Wolf, spionorganiza gvidanto de GDR.
- En Kirgizio pro la premo de opozicio prezidento Kurmanbek Bakijev akceptis novan konstitucion, kiu limigas potencon de prezidento kaj pligrandigas influon de la parlamento.
Mardo, 7-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- En Usono okazas parta reelekto de senatanoj, kongresanoj. Formiĝas demokrata plimulto en la kongreso, elektiĝis unua muslimo por la kongreso, Keith Ellison. Donald Rumsfeld retiriĝas.
- Demokratoj ankaŭ akiras plimulton en la kongreso kun Joe Lieberman kaj la unua socialisto de la Usona Kongreso ekde ties historio: Bernie Sanders.
Dimanĉo, 5-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- La Plejalta Iraka Kriminala Tribunalo kondamnis Saddam Hussein-on al mortpuno (du tagojn antaŭ la balotoj en Usono) je krimo atenci 148 vilaĝanojn de Dujail. Juraj defendantoj de Saddam tuj apelaciis pri la decido.
- Prezidenta balotado en Nikaragvo. La eksa prezidento, sandinisto Daniel Ortega, akiras plejmulton, laŭ la lastaj prognozoj.
- Pro malbona vetero 93 loĝlokoj de okcidenta Ukrainio restis sen elektro.
Sabato, 4-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- En Krasnojarsk mortis elstara evenka verkisto, aktivulo de Asocio de Indiĝenaj Minoritataj Popoloj de rusia nordo Alitet Nemtuŝkin.
Merkredo, 1-a de novembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio anoncis rekomenci la ses-partiajn interparolojn por solvi problemon de nukleaj armiloj de Nord-Koreio.
|