Saltu al enhavo

Elektro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri fizika fenomeno kaj formo de energio. Por povumaj kaj energiaj aspektoj rigardu la paĝon Elektra energio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Elektro (apartigilo).
Fulmo estas unu el la plej spektaklaj kaj danĝeraj efikoj de elektro.
Galvana ĉelo.

Elektro estas nomo por ĉiuj fizikaj fenomenoj, kiuj baziĝas sur elektraj ŝargoj kaj ties moviĝo (fulmo, elektra kurento, elektra tensio, elektra kampo, elektromagneta indukto kaj ankaŭ fakaj atmosfera elektro, biologia elektro ktp). Krome elektro ebligas la kreadon kaj ricevon de elektromagneta radiado kiel ĉe radioondoj. Elektra ŝargo estas eco de kelkaj partikloj, ekzemple protonoj kaj elektronoj. La forto inter tiuj partikloj estas unu el la kvar konataj fundamentaj fortoj de naturo. Ankaŭ energio en la potencialo de elektraj ŝargoj estas nomata elektro.

Laŭ Francisko Azorín Elektro estas Unu el la formoj de la fizika energio, montriĝas per lumaj, mekanikaj, varmaj fenomenoj.[1] Kaj li indikas etimologion el greka elektron (sukceno), kaj de tie la latina electrum. Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj elektrotipio, por apliko de la galvanoplastiko al la metalizo de preskliŝoj; kaj elektrotipo, por kupraĵo sur kiu oni reproduktas elektrolize gravurojn; krom elektrotekniko, elektrolito, elektrolizo, elektrografio, elektroforo, elektrometro, elektroscienco, elektrostatiko, elektrodinamiko, elektroĥemio kaj elektromovilo.[2]

Rilataj konceptoj[redakti | redakti fonton]

Elektra kampo de positiva kaj negativa ŝarĝoj.

En elektro, ŝarĝoj produktas elektromagnetajn kampojn kiuj agadas sur aliaj ŝarĝoj. Elektro okazas pro kelkaj tipoj de fizikaj fenomenoj:

  • elektra ŝargo: nome propreco de kelkaj subatomaj partikloj, kiuj determinas siajn elektromagnetajn interagadojn. Elektre ŝarĝita materialo estas tuŝita de, kaj produktas, elektromagnetajn kampojn, tiele ke elektraj ŝarĝoj povas esti pozitivaj aŭ negativaj.
  • elektra kampo (vidu artikolon elektrostatiko): ŝargoj estas ĉirkaŭitaj de elektra kampo. La elektra kampo produktas forton super aliaj ŝarĝoj. Ŝanĝoj en la elektra kampo veturas laŭ la lumrapido.
  • elektra potencialo: la kapablo de elektra kampo por fari laboron super elektra ŝargo, tipe mezurita en voltoj.
  • elektra kurento: nome movo aŭ fluo de elektre ŝarĝitaj partikloj, tipe mezurita en amperoj.
  • elektra povumo: nome kvanto da energio transformita en la unuo de tempo. Se la energio transformita estas elektra energio oni parolas pri elektra povumo. La elektra povumo estas la rilato pase de energio de fluo por unueco de tempo; tio estas, la kvanto de energio transdonita aŭ absorbita de elemento en difinita momento. La unueco en la Internacia Sistemo de Mezurunuoj estas la vato.
  • elektromagnetoj: movoŝarĝoj produktas magnetajn kampojn. Elektraj kurentoj generas magnetajn kampojn, kaj ŝanĝo de magnetaj kampoj generas elektrajn kurentojn.
  • magnetismo: la elektra kurento produktas magnetajn kampojn, kaj la variaj magnetaj kampoj laŭlonge de la tempo generas elektran kurenton.

En elektrotekniko, elektro estas uzata por:

Elektraj fenomenoj estis studitaj ekde antikveco, kvankam la progreso en teoria kompreno pluestis malrapida ĝis la 17a kaj 18a jarcentoj. Eĉ tiam, la praktika aplikado de elektro estis malgranda, kaj nur finde de la 19a jarcento elektro-inĝenieroj kapablis uzi ĝin por industria kaj hejma uzadoj. La rapida etendo de elektra teknologio tiame transformis kaj industrion kaj socion ĝenerale. La eksterordinaraj kapabloj de elektro signifas ke ĝi povas esti uzata por preskaŭ senlima serio de aplikaĵoj kio inkludas transporton, klimatizadon, lumigadon, komunikadon, kaj komputikon. Elektra energio estas nune ŝlosilo de moderna industria societo.[3]

Necesa infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Generatoro (500 MW) per vaporturbino.

Elektrogenerado estas la procezo de generado de elektra energio pere de fontoj de primara energio. Por elektraj servaĵoj, ĝi estas la unua procezo en la livero de elektro al konsumantoj. La aliaj procezoj kiel dissendo, distribuo, konservado de energio kaj normaligo uzanta stokadajn metodojn estas normale aranĝitaj fare de la elektra industrio.

La elektrodukto estas inĝeniera reta infrastrukturo destinita por transportado de alt-tensia elektro, inkluzivanta kaj la suprajn kurantajn liniojn kaj la subterajn kablajn liniojn en specialaj strukturoj aŭ ene de kablaj tuboj. La aro de elektraj kurentkonduktiloj konsistigas la primaran elektran reton, sur kiu la transdono de elektro (transporto de alt-tensia elektro je longaj distancoj) kaj la distribuado de elektro (transporto de mez-malalta tensia energio per kapilara reto) sur la teritorio ĝis la finaj uzantoj. Subtenaj turoj de la elektroduktoj estas kutime faritaj el ligno (natura aŭ laminita) aŭ lastatempe, pli ofte, el ŝtalo (aŭ krado-strukturoj aŭ tubaj stangoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Taleso de Mileto.

Longe antaŭ ajna kompreno pri elektro, homoj jam konis ion pri batofrapo fare de elektraj fiŝoj. Antikvegiptaj tekstoj datitaj el 2750 a.K. referencis al tiuj fiŝoj kiel "Fulmoj de la Nilo", kaj priskribis ilin kiel "protektantoj" de ĉiuj aliaj fiŝoj. Elektraj fiŝoj estis denove referencataj jarmilojn poste fare de antikvaj grekoj, romianoj kaj arabaj naturalistoj kaj kuracistoj.[4] Kelkaj antikvaj verkistoj, kiaj Plinio la Maljuna kaj Skribonio Largo, atestis pri la endormiga efiko de elektraj ŝokoj okazigintaj de elektraj katfiŝoj kaj rajoj, kaj sciis ke tiuj frapoj povas veturi laŭlonge de konduktaj objektoj.[5] Pacientoj suferantaj el malsanoj kiaj podagrokapdoloro estis direktitaj al tuŝado de elektraj fiŝoj esperante ke la povega frapo kuracu ilin.[6] Eble la plej frua kaj plej proksima alproksimiĝo al la malkovro de la identeco de fulmo, kaj de elektro el ajna alia fonto, estas atributebla al araboj, kiuj antaŭ la 15a jarcento havis arablingvan vorton por fulmo (raad) aplikebla ankaŭ al la elektra rajo.[7]

En la antikveco greka, la filozofo Taleso eltrovis, ke sukceno polurata per tuko altiras malgrandaĵojn.[8][9]

En ĉirkaŭ 1600 William Gilbert ankaŭ eksperimentis pri sukceno, kaj nomis la fenomenon electricity, de la greka vorto ἤλεκτρον elektron, «sukceno».[10] En 1720 la fizikisto Pieter van Musschenbroek inventis la lejdenan botelon, specon de kondensatoro. En 1770 la kuracisto Luigi Galvani observis, ke detranĉitaj gamboj de ranoj ektremas sub la influo de du malsamaj metaloj (kio konsistigis pilon); tio pruvis ke elektro estas la rimedo per kiu neŭronoj pasigas signalojn al la muskoloj.[11] En 1775/76 Alessandro Volta inventis ŝargodisigilon kaj baterion.[12] En ĉirkaŭ 1800 André Marie Ampère inventis la ampermetron, elektran telegrafon kaj elektran magneton kaj fondas la teorion de elektromagnetismo.[13] Pri la invento de elektra telegrafo oni disputas inter pluraj inventintoj.

En 1821 Georg Ohm malkovris la leĝon de Omo, ke la elektra kurento tra donita rezistilo estas proporcia al la tensio. Varmigiloj enkondukas elektran energion en varmon aplikante la ĵulan efikon. En 1832 Michael Faraday formulis la leĝojn de magneta indukdenso kaj komencis la ellaboron de la elektrodinamiko. Motoroj enkondukas elektran energion en mekanikan energion aplikante tiun teorion. Dum la jaroj 18601870 James Clerk Maxwell formulis la teorion de elektro kaj magnetismo surbaze de senmovaj kaj moviĝantaj elektraj ŝargoj. Tiu teorio estas ĝis nun valida. Surbaze de siaj teorioj Maxwell postulis la ekziston de elektromagnetaj ondoj kaj deklaris, ke lumo konsistas el tiaj ondoj.

En 1879 Edisono konstruis elektran ampolon, kiu male al petrola aŭ gasa lumo ne emis kaŭzi incendiojn. En 1884 Heinrich Rudolf Hertz eksperimente produktis elektromagnetajn ondojn kaj tiel konfirmis la teorion de Maxwell. En 1886 Nikola Tesla demonstris la avantaĝojn de alterna kurento. En 1904 John Ambrose Fleming inventis la vakuan tubon. En 1906 Lee De Forest inventis la tri-elektrodan tubon, kiu ebligis amplifi elektrajn signalojn, eĉ altfrekvencajn. En 1948 Walter H. Brattain, John Bardeen kaj William Shockley evoluigis la transistoron, kiu kompare al la vakua tubo estas rezista al skuoj kaj ne bezonas varmigon.

Elektro en la moderna mondo[redakti | redakti fonton]

La baterio de 4 lejdenaj boteloj ligitaj paralele, Muzeo en Lejdeno.

La studoj faritaj dum la scienca revolucio el la 17-a jarcento estis sekvitaj de sistememaj esploristoj kiel von Guericke, Cavendish,[14][15]Du Fay,[16]van Musschenbroek[17]​ (botelo de Leiden) aŭ William Watson.[18]​ La observado laŭ scienca metodo ekfruktis ĉe Galvani,[19]Volta,[20] Coulomb[21]​ kaj Franklin,[22]​ kaj, jam komence de la 19-a jarcento, ĉe Ampère,[23]Faraday[24]​ kaj Ohm. La nomoj de tiuj pioniroj utilis por la nomado de la mezurunuoj kiuj nuntempe estas uzataj por la mezurado de la diversaj kvantoj de la fenomeno. La finan komprenon de la elektro oni ĵus atingis pere de la unuigo kun la magnetismo en ununura elektromagneta fenomeno priskribita per la ekvacioj de Maxwell (1861-1865).[25]

La teknologia disvolvigo okazigita dum la Unua Industria Revolucio apenaŭ faris uzadon de la elektro. Ĝia unua praktika aplikado ĝeneraligita estis la elektra telegrafo fare de Samuel Morse (1833) —antaŭita de Gauss kaj de Weber, 1822—, kio estis vera revolucio de la telekomunikado.[26]​ La industria generado de elektro ekestis el la fina kvarono de la 19-a jarcento, kiam disvastiĝis la elektra iluminado de stratoj kaj loĝejoj. La kreskanta sinsekvo de aplikaĵoj de tiu forma de energio faris la elektron unu de la ĉefaj movfortoj de la Dua industria revolucio.[27] La epoko, anstataŭ de grandaj teoriuloj kiel lordo Kelvino, estis tiu de grandaj inĝenieroj kaj inventistoj, kiel Gramme,[28]Tesla,[29] Sprague,[30] Westinghouse,[31]von Siemens,[32]Graham Bell,[33]​ kaj, ĉefe, Edison kaj lia revolucia maniero kompreni la rilaton inter esplorado scienc-teknika kaj kapitalisma merkaro, kiu konvertis la teknologian plinovigon en industria aktiveco.[34][35]​ La sinsekvaj modelŝanĝoj okazintaj dum la unua duono de la 20-a jarcento (relativisma kaj kvantuma) studis la funkciadon de la elektro laŭ tute nova dimensio: nome atoma kaj subatoma.

Elektromotoro.

La elektrizo estis ne nur teknika procezo, sed enorma socia ŝanĝo de neimageblaj konsekvencoj, starte per la lumigo kaj sekve per ĉia tipo de industriaj procezoj (nome elektromotoro, metalurgio, malvarmigo...) same kiel en la kampo de komunikado (telefonado, radio). Lenin, dum la Oktobra Revolucio, difinis socialismon kiel la aldono de la elektrizo al la povo de sovetoj,[36]​ sed ĉefe estis la konsumsocio naskita en la kapitalismaj landoj, kio nepre dependis plejgrandkvante de la hejma uzado de elektro ĉe la elektraj hejmiloj, kaj estis en tiuj landoj kie la interrilato inter scienco, teknologio kaj socio disvolvis la kompleksajn strukturojn kiuj ebligis la nuntempajn sistemojn de E+E kaj de E+E+P (Esplorado, Evoluigo kaj Plibonigo), en kiuj la publikaj kaj privataj iniciatoj interplektiĝas, kaj la individuaj figuroj svaĝiĝas ene de la esplorteamoj.

La elektra energio estas esenca por la informa socio de la Tria industria revolucio kiu disvolviĝis ekde la dua duono de la 20-a jarcento (transistoro, televido, komputiko, robotiko, interreto...). Tio kompareblas laŭ gravo nur kun la moveblo dependa de la nafto (kiu krome estas amplekse uzata, kiel la ceteraj fosiliaj brulaĵoj, por la generado de elektro). Ambaŭ procezoj postulis kvantojn pli kaj pli pli grandaj de energio, kio estas la deveno de la energiaj kaj mediaj krizoj kaj de la neceso por serĉado de novaj energifontoj, el kiuj la plimulto rezultas en tuja elektroproduktado (atomenergio kaj alternativaj energifontoj, pro la limigoj de la tradicia hidroelektro = dependo de pluvo). La problemoj kiujn okzigas la elektro por siaj stokado kaj transportado longdistanca, kaj por la aŭtonomeco de la moveblaj aparatoj, estas teknikaj defioj ne ankoraŭ solvitaj sufiĉe efike.

Atomcentralo ĉe Gundremmingen.

La kultura efiko de tio kion Marshall McLuhan nomis "Elektrepoko", kiu sekvus post la "Epoko de Mekanizado" (kompare al la maniero kiel la Metalepoko sekvis post la Ŝtonepoko), kuŝas ĉefe sur la enorma rapideco de propagado de la elektromagneta radiado (300 000 km/s) kio faras, ke ĝin oni perceptas je formo preskaŭ tujtuja. Tiu fakto rezultas en ebloj antaŭe tute neimageblaj, kiel la samtempeco kaj la dividado de ĉiu procezo en sekvenco. Ĉeftendencis kultura ŝanĝo kiu devenis de la fokuso al «specializitaj atentosegmentoj» (nome adoptado de aparta perspektivo) kaj la ideo de la «tuja sentokonscio de la totalo», nome atento al la «totala kampo», nome «sento de la totala strukturo». Evidentiĝis kaj hegemoniiĝis la senco de «formo kaj funkcio kiel unuo», nome «integrala ideo de strukturo kaj kunfigurado». Tiuj novaj mensokonceptoj okazigis grandan efikon en ajna tipo de sciencaj, edukaj kaj eĉ artaj medioj (por ekzemplo ĉe pentrarto], nome kubismo). Se temas pri spaco kaj politiko, «la elektro ne centralizas, sed tute male decentralizas... dum la fervojo postulas unuforman politikan spacon, aviado kaj radio ebligas pli grandan diskontinuecon kaj diversecon en la spaca organizado».[37]

Elektra ŝargo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektra ŝargo.
La elektran energion oni transmisias kutime per konduktlineoj sur turoj.

Elektra ŝargo estas fundamenta konservita eco de materio. Materio kiu posedas ŝargon influiĝas de kaj produktas elektromagnetajn kampojn. La interagoj inter ŝargo kaj elektromagneta kampo estas la fonto de unu el la kvar fundamentaj fortoj. Elektra ŝargo povas mezuriĝi rekte de elektrometro. Ĝia mezurunuo estas la kulombo (simbolo C). Observataj partikloj havas ŝargon kiu estas aŭ pozitiva aŭ negativa entjera oblo de la elementa ŝargo, kiu estas fundamenta fizika konstanto. La diskreta naturo de elektra ŝargo estis montrita de Robert Millikan per lia ole-guta eksperimento. Plej multaj fizikistoj kredas, ke hadronoj entenas kvarkojn, kies ŝargoj estas obloj de triono de la elementa ŝargo, sed ne povas rekte observiĝi krom en kombinaĵoj kiuj havas ŝargon kiu estas oblo de la elementa ŝargo. Ankoraŭ unu natura unuo de ŝargo estas elektra ŝargo de Planck.

Elektra kurento[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektra kurento.

Elektra kurento, aŭ elektra fluo, estas moviĝado de elektra ŝargo, normale en konduktilo, t.e. elektrokondukilo. La mezurunuo de elektra kurento estas ampero (simbolo: A), kiu estas unu el la bazaj unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. La rapido de moviĝo de ŝargoportaj eroj (en normala konduktilo tiuj partikloj estas elektronoj) dependas interalie de materialo de la konduktanto, de la maso kaj ŝargo de la partikloj, kaj de la tensio pelanta la ŝargojn. Ĝi estas multe malpli granda ol la rapido de lumo. Malgraŭ ĉi tio, la rapido de disvastiĝo de elektra kurento (de energio kaj de eventuale kunportata signalo) egalas la lumrapidon, do la rapidon de fronto de elektromagneta ondo.

En la praktikaj aplikoj de elektro oni distingas rektan kurenton, kiu fluas, eventuale kun varia intenso, daŭre en sama direkto, kaj alternan kurenton, kies direkto periode ŝanĝiĝadas. La plejmulto de la monde uzata energio estas provizata en formo de 50- aŭ 60-herca alterna kurento. Por fari rektan kurenton el alterna kurento oni uzas rektifilojn. Rektan kurenton oni iam nomas ankaŭ kontinua kurento, sed tiu nomo estas nebona, ĉar ankaŭ alterna kurento estas plej ofte seninterrompa, el la vidpunkto de utiliganto. Konstanta kurento estas tia rekta kurento, kies intenso ne ŝanĝiĝas, aŭ kiun almenaŭ provizas fonto kun konstanta tensio.

Elektra kampo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektra kampo.

En fiziko, elektra kampoE-kampo estas efiko produktita de elektra ŝargo per forto sur alia ŝargita objekto. La unuo de la intenso de elektra kampo estas neŭtono/kulombo aŭ ekvivalente volto/metro. Elektraj kampoj komponiĝas el fotonoj kaj entenas elektran energion kun energia denseco proporcia al la kvadrato de la kampa intenso. Je statika kazo, la elektra kampo komponiĝas el virtualaj fotonoj interŝanĝataj de la elektre ŝargitaj partikloj kreantaj la kampon. Je dinamika kazo, la elektra kampo estas akompanata de magneta kampo, de fluo de energio, kaj de realaj fotonoj.

Elektra potencialo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektra potencialo.

La elektra potencialo estas unu el la fizikaj grandoj, kiuj difinas la elektran econ de iu punkto el la spaco. Ĝia mezurunuo estas volto. La elektra tensio inter du punktoj estas la diferenco de la potencialoj de tiuj du punktoj. Ĝi estas algebra grando, tie estas, ke ĝi povas esti aŭ negativa aŭ pozitiva. Oni mezuras la potencialon kiel la elektran tension, (voltmetro, osciloskopo). Tiu-ĉi mezuro povas esti nur relativa (inter du punktoj). Ofte oni elektas kiel referencan potencialon tiun de la tero, aŭ tiun de la elektra maso, tie estas de la metala framo aŭ ŝirmilo de la aparato, kies potencialo estas difinata kiel "0 Volt".

Elektromagnetismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektromagnetismo.
Ferofluaĵo, enhavanta etajn magnetajn partiklojn, amasiĝas ĉe la polusoj de potenca magneto

Elektromagnetismo estas tiu parto de fiziko, kiu okupiĝas pri la elektra kaj magneta kampoj kaj ĝiaj efikoj al ŝargaj partikloj. La lorenca forto estas la elektromagneta forto, kiu interagas inter du elektraj ŝargaj partikloj. La ĝeneralaj ekvacioj, kiuj regas elektromagnetismon estas la ekvacioj de Maxwell, en kiuj aperas la lumrapido en vakuo:

Elektraj cirkvitoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektra cirkvito.

Elektra cirkvito estas la vojo, laŭ kiu la kurento povas cirkuli (PIV). Ĝi konsistas el fonto(j) de elektra kurento kaj unu aŭ pluraj konsumantoj, elektronikaj komponantoj, kunigitaj per konduktiloj. La plej simpla elektra cirkvito konsistas el du eroj (ekzemple, akumulatoro kaj inkandeska ampolo), sed ne estas supera limo por la nombro de eroj en cirkvito: la plej malsimplaj povas enhavi milojn da komponantoj. Se bornoj de fonto de elektra kurento rekte kuniĝas (do, sen konsumanto) okazas kurta cirkvito.

Statika elektro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Statika elektro.

Statika elektro estas amasiĝo de elektraj ŝargoj en aŭ sur la surfaco de korpo. Ĉi tiuj elektraj ŝargoj restas tie ĝis ili aŭ fluas al la tero aŭ okazas malŝargo al alia korpo. La amasiĝo de ŝargoj povas okazi kiam du korpoj el malsamaj materialoj, el kiuj almenaŭ unu estas dielektriko, estas frotitaj unu sur la alia kaj poste apartigitaj. Tiam, depende de la materialo unu de la du korpoj povas forpreni negativajn ŝargojn (elektronojn) de la alia kaj ŝargiĝi negative, dum la alia restas pozitive ŝargita pro la manko de la forprenitaj elektronoj. La ŝargoj restas amasitaj nur se la korpo estas izolita de la tero kaj de aliaj korpoj.

Triboelektro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Triboelektro.

La triboelektro aŭ frotelektro estas tipo de kontakta elektro, pro kiu certaj materialoj fariĝas elektre ŝargitaj post frotado kun alia malsama materialo. Ĝi estis priskribita jam en 550 a.K. de Taleso de Mileto, kiu spertis ĝin frotante sukcenon. La kaŭzo de tiu efiko estas la energie favora transiro de elektronoj de unu el la tuŝiĝantaj korpo al la alia pro la diferenco de la forpuŝa laboro. La elektronoj transiras, ĝis la pro tio kreiĝinta diferenco de potencialo egalas al gajno de energio.

Aparatoj[redakti | redakti fonton]

Organizoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 65.
  2. Azorín, samloke.
  3. Jones, D.A. (1991), "Electrical engineering: the backbone of society", Proceedings of the IEE: Science, Measurement and Technology 138 (1): 1–10, doi:10.1049/ip-a-3.1991.0001 
  4. Moller, Peter; Kramer, Bernd (Decembro 1991), "Review: Electric Fish", BioScience (American Institute of Biological Sciences) 41 (11): 794–6 [794], doi:10.2307/1311732 
  5. Bullock, Theodore H. (2005), Electroreception, Springer, pp. 5–7, (ISBN 0-387-23192-7) 
  6. Morris, Simon C. (2003), Life's Solution: Inevitable Humans in a Lonely Universe, Cambridge University Press, pp. 182–185, (ISBN 0-521-82704-3) 
  7. The Encyclopedia Americana; a library of universal knowledge (1918), New York: Encyclopedia Americana Corp
  8. Stewart, Joseph (2001), Intermediate Electromagnetic Theory, World Scientific, p. 50, ISBN 981-02-4471-1
  9. Simpson, Brian (2003), Electrical Stimulation and the Relief of Pain, Elsevier Health Sciences, pp. 6–7, ISBN 0-444-51258-6
  10. Baigrie, Brian (2006), Electricity and Magnetism: A Historical Perspective, Greenwood Press, pp. 7–8, ISBN 0-313-33358-0
  11. Kirby, Richard S. (1990), Engineering in History, Courier Dover Publications, pp. 331–333, ISBN 0-486-26412-2
  12. Kirby, Richard S. (1990), pp. 331–333.
  13. Kirby, Richard S. (1990), samloke.
  14. Cavendish, Henry (1771). «An Attempt to Explain Some of the Principal Phaenomena of Electricity, by means of an Elastic Fluid». Philosophical Transactions 61: 564-677. doi:10.1098/rstl.1771.0056.
  15. Cavendish, Henry (1776). «An Account of Some Attempts to Imitate the Effects of the Torpedo by Electricity». Philosophical Transactions 66: 195-225. doi:10.1098/rstl.1776.0013.
  16. «Dufay» (en angla). Konsultita la 20an de septembro 2012.
  17. «Biografía de Musschenbroek». Konsultita la 20an de septembro 2012.
  18. «Watson, William» (en angla). Wolfram Research. Konsultita la 20an de septembro 2012.
  19. Biografía de Luigi Galvani Epónimos médicos. Historia de la medicina. [14a de majo 2008]
  20. Pancaldi, Giuliano. Volta: Science and culture in the age of enlightenment, Princeton University Press, 2003.
  21. Coulomb (1785a) «Premier mémoire sur l’électricité et le magnétisme», Histoire de l’Académie Royale des Sciences, pp. 569-577.
  22. Benjamin Franklin (1706–1790). Science World, from Eric Weisstein's World of Scientific Biography.
  23. «Andre-Marie Ampere». IEEE Global History Network. IEEE. Konsultita la 21an de julio 2011.
  24. «Michael Faraday Biography» (en angla). Konsultita la 20an de septembro 2012.
  25. La web de Física. «Ecuaciones de Maxwell». Konsultita la 11an de majo 2008.
  26. «Samuel Morse» (en angla). Konsultita la 20an de septembro 2012.
  27. Ford, Henry; Crowther, Samuel (1922). My Life and Work: An Autobiography of Henry Ford.
  28. Biografio de Zenobe Gramme Arkivita la 20an de junio 2008 en Wayback Machine. (en angla), Chem.ch [17a de majo 2008]
  29. Seifer, Marc J. (2001) Wizard: the life and times of Nikola Tesla: biography of a genius. Citadel. ISBN 978-0-8065-1960-9.
  30. Greller, James Clifford (2014). The Men who Pioneered Electric Transportation. West Orange, NJ: Xplorer Press Inc. ISBN 978-0-9853551-0-4. OCLC 918986909.
  31. «George Westinghouse».IEEE Global History Network. IEEE. Konsultita la 22an de julio 2011.
  32. «Werner von Siemens». Biografio en la retejo de la entrepreno Siemens (en angla). Arkivita el la originalo la 5an de oktobro 2011. Konsultita la 18an de januaro 2011.
  33. «Bell's Telephone» (en angla). Arkivita el la originalo la 18an de septembro 2012. Konsultita la 20an de septembro 2012.
  34. Cheney M (2001). Tesla : Man Out of Time. New York, NY: Touchstone. ISBN 0-7432-1536-2.
  35. «Thomas Edison». 11a de februaro 2011. Oficiala retejo de Thomas Alva Edison.
  36. Slavoj Žižek, "Lenin ciberespacial: ¿por qué no?" International Socialism Nº 95, 2002.
  37. Marshall McLuhan (1964) Understanding Media, p. 13; Reversal of the Overheated Medium, p. 36 [1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Franz-Joseph Geidel en sespaĝa artikolo sub la rubriko "La granda malhelo" detaligas la probablajn sekvojn al eventuala kurentoĉeso, kiu haltigus la tutajn strukturojn de la moderna vivo kaj proponas diversajn rimedojn por prepariĝi tiukadre.Franz-Joseph Geidel, "Ĉio malhelas - kaj nun?", Kontakto, nº 310, aprilo 2002, pp. 12-17.

Alilingve[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Electricidad en la hispana Vikipedio.