Saltu al enhavo

Novgvinea nefluga ralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novgvinea nefluga ralo
Novgvinea nefluga ralo, Megacrex inepta
Novgvinea nefluga ralo, Megacrex inepta
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Megakrekso Megacrex
D'Albertis & Salvadori, 1879
Specio: Novgvinea nefluga ralo

Megacrex inepta

M. inepta
d'Albertis & Salvadori, 1879
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Novgvinea nefluga ralo (laŭ la latina scienca nomo Megacrex inepta nome Mallerta megakrekso, en la senco Neflugkapabla megakrekso, sed ankaŭ Papua nefluga ralo) estas granda nefluga birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas la nura specio en la monotipa genro Megacrex. Foje tamen ĝi estis inkludita en la genron Amaurornis aŭ en Habroptila, sed tio estis erara.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas dise trovebla tra Nov-Gvineo. Ties naturaj habitatoj estas subtropikajtropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj, subtropikaj aŭ tropikaj mangrovejoj, kaj subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.[1]

Sistematiko kaj evoluo

[redakti | redakti fonton]

M. inepta estas ja tre proksime rilata al Amaurornis, sed ne tiom proksime kiom por meriti inkludon tien. Anstataŭe, ĝi estas parto de grupo inkludanta la kernan grupon de la polifiletika Amaurornis, same kiel la monotipajn genrojn Aenigmatolimnas (Borda enigmatolimno), Gallicrex (Cindra galinokrekso) kaj Himantornis (Sangpieda himantornito). Plimulto el tiuj raloj loĝas en tropika Azio. La Sangpieda himantornito el tropikaj pluvarbaroj de Afriko estas aparte interesa en rilato al la Novgvinea nefluga ralo, ĉar ties habitato estas tre simila, sed ĝi estas multe diferenca disde aliaj raloj kiuj estis apartigitaj kiel distinga subfamilio jam tre frue. Anstataŭe, tiuj du specioj ŝajne estas antikvaj diverĝoj kiuj sendepende etendiĝis orienten kaj sudorienten el la teritorio de la pragrupo kaj ege diverĝis laŭ kelkaj aspektoj, dum aliflanke ili adaptiĝis laŭ similaj vojoj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Taylor, B.. (2020) “New Guinea Flightless Rail (Megacrex inepta), version 1.0”, J. del Hoyo: Birds of the World. Cornell Lab of Ornithology. doi:10.2173/bow.ngfrai1.01.
  2. Garcia-R et al. (2014): "Deep global evolutionary radiation in birds: Diversification and trait evolution in the cosmopolitan bird family Rallidae"

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Jobling, James A. (1992). A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0-19-854634-3.
  • Raffaele, Herbert A; Wiley, James; Garrido, Orlando H; Keith, Allan R; Raffaele, Janis I (2003). Field Guide to the Birds of the West Indies. Christopher Helm. ISBN 0-7136-5419-8.
  • Taylor, Barry; van Perlo, Ber (2000). Rails. Pica / Christopher Helm. ISBN 1-873403-59-3.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]