Novi Kozjak
Aspekto
Novi Kozjak, serbe Нови Козјак, germane Ferdinandsdorf, hungare Ferdinándfalva estas malgranda vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Alibunar.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 31 km²
- Koordinatoj: 45°11′02″N 20°51'32″E
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 760
- Poŝtkodo: 26363
- Telefonprefikso: 013
- Aŭtokodo: PA
Situo
[redakti | redakti fonton]Novi Kozjak situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Alibunár, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Novi Kozjak 768 homoj, (695 serboj (91 %), 29 rumanoj, 10 jugoslavianoj, po 8 hungaroj kaj slovakoj, 7 ciganoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Ortodoksa preĝejo