Novzelanda korako
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Corvus antipodum (Forbes, 1893) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Fosilio
| ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Novzelanda korako (Corvus antipodum Forbes, 1893) estis birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la ordo de paserinoj, kiu estis indiĝena de la Norda Insulo kaj de la Suda Insulo de Novzelando sed estas nuntempe formortinta. Estis du subspecioj: la Nordinsula korako (Corvus antipodum antipodum Forbes, 1893) kaj la Sudinsula korako (Corvus antipodum pycrofti Gill, 2003). Alia tre proksima parenca specio de korako loĝis en la insuloj Ĉatham, nome la Ĉathama korako (Corvus moriorum Forbes, 1892).
Novzelandaj korakoj estis grandaj korvoj kun longaj, larĝaj bekoj kiuj ne estis tiom arkecaj kiom tiuj de kelkaj specimenoj el la Havaja korvo (Corvus hawaiiensis). Ili estis signife pli malgrandaj ol la Ĉathama korako, kaj la Sudinsula subspecio estis multe pli grandaj ol la Nordinsula subspecio.
Restoj de la Novzelandaj korakoj estas pli komunaj en marbordaj lokoj el Plejstoceno kaj el Holoceno. Marborde, ili povis ĉeesti la koloniojn de fokoj kaj pingvenoj aŭ manĝi en la intertajda zono, kiel faras la Tasmania korako, Corvus tasmanicus. Ili povis ankaŭ dependi el fruktoj, kiel la Novkaledonia korvo, Corvus moneduloides, sed malfacilas kompreni kial fruktomanĝanto estus pli komuna en marbordaj arbaroj kaj arbustejoj se frukto estis distribuita tra la tuta arbaro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Gill, B. J. 2003. Osteometry and systematics of the extinct New Zealand ravens (Aves: Corvidae: Corvus). Journal of Systematic Palaeontology 1: 43-58.
- Worthy, T.H., Holdaway R.N., 2002, The lost world of the Moa: Prehistoric Life of New Zealand, Indiana University Press, Bloomington. ISBN 0-253-34034-9.
ravens rule
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Holotipo kaj Paratipo de Corvus antipodum pycrafti en la kolekto de la Museum of New Zealand Te Papa Tongarewa
- New Zealand Raven. Corvus antipodum. de Paul Martinson. Artaĵo produktita por la libro Extinct Birds of New Zealand, de Alan Tennyson, Te Papa Press, Wellington, 2006
- Retejo pri formorto Arkivigite je 2011-10-13 per la retarkivo Wayback Machine