Nuevo Central Argentino
Aspekto
Nuevo Central Argentino | ||
---|---|---|
fervoja firmao vd | ||
Dum | 1992 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | privata firmao | |
Sidejo | Rosario | |
Lando | Argentino | |
Posedata de | Aceitera General Deheza vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Nuevo Central Argentino (Konata per ĝia akronimo NCA) estas privata argentina firmao kiu funkciigas la operacion kaj ŝarĝinfrastrukturon de la Fervojo General Bartolomé Mitre ekde la 23-a de decembro 1992, dato en kiu ĝi ricevis koncesion ene de la reformplano de la tiama prezidanto Carlos Menem. Kiel la cetero de la reto, ĝi antaŭe estis administrata fare de Ferrocarriles Argentinos.
Ĝi havas sian ĉefan sidejon en Rosario, la proksima Villa Gobernador Gálvez kaj Villa María. Ekzistas ankaŭ operaciocentroj en Colombres kaj ĉefurbo Kordobo, kaj transigaj centroj en la urbo Tucumán kaj en la Bonaera najbareco de Retiro.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Ranĝadstacio Patio Parada
-
NCA-lokomotivoj en Patio Parada, Rosario
-
Alco RSD-16 de NCA
-
Ĉefsidejo de NCA sur Avenuo Alberdi, Rosario
-
Vartrajno de NCA